Presita la junia numero (2367) de "Heroldo de Esperanto"

HeKo 876 3-B, 6 jun 25

Per la junia numero (2367) “Heroldo de Esperanto” komplete reakuratiĝis: la informa organo de Kultura Centro Esperantista montras la viglecon de sia transnacia teamo, kiu produktas interesajn artikolojn kaj disvastigas novaĵojn, kontribuante al la travideblo de Esperantio.

Certe HdE informas prioritate pri la aktiveco de KCE: ĝi publikigas prelegojn el siaj aranĝoj (ĉi-numere artikolon de Giorgio Silfer pri diplomatia kaj geopolitika terminologio), la detalajn programojn de siaj someraj kursoj, la gravajn decidojn de la lasta KCE-Asembleo.

La unua paĝo dediĉas artikolon al Jeanne Calment, la dojeno de Eŭropo, analizon pri lastatempaj agnoskoj pri esperanto, ĉefartikolon pri la Tago de la Esperanta Lingvo. Inter la aŭtoroj jam konstantas tri Civitaj parlamentanoj: Giacomo Cominicini, Alessio Giordano, Honoré Sebuhoro.

Atenton ricevas ankaŭ Greziljono kaj paktintaj establoj, ĉi-foje plej rimarkinde LF-koop.

“Heroldo de Esperanto” estas abonebla pere de Esperanta Kulturservo

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.