Presita "Verda stelo kaj roza triangulo"

HeKo 760 2-B, 11 apr 21

La antologio “Verda stelo kaj roza triangulo” estas presita. Restas nur kvin tagoj por mendi ĝin je lanĉoprezo. La unua ekspedo okazos de Italio post dek tagoj.

La verko enhavas prozon, poezion, teatron el dek du aŭtoroj, originale verkitajn en esperanto: Kenelm Sturmer, Mason Stuttard, Lajos Tarkony, Nicolino Rossi, Ulrich Matthias, Benoit Philippe, Gerrit Berveling, Ulrich Becker, Etel Zavadlav, Giorgio Silfer, Suso Moinhos, Paulo Silas.

Pri ĉiu aŭtoro estas literaturkritika studo aŭ intervjuo, plej ofte de Giorgio Silfer. Sed kontribuis ankaŭ aliaj, ĉu rekte (Judit Felszeghy, Stella Meester, Suso Moinhos, Lilia Nikolova) ĉu per teksto aperinta en “Literatura Foiro” aŭ “Femina” (Daphne Lawless, Tiberio Madonna, Ljubomir Trifonĉovski). La bildon en la kovrilo desegnis Tihomir Lovriĉ.

La verko premieros okaze de la Lingva Kolokvo ĉe Kultura Centro Esperantista, 29 aprilo 2021. Mendebla tra nia redakcio aŭ la eldonejo: lf-koop [ĉe] esperantio [punkto] net (lf-koop[at]esperantio[dot]net).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.