Pretas nova financa produkto: oboloj kaj zakato

HeKo 907 6-C, 22 apr 26

La hodiaŭa senatokonsulto, kun la partopreno de parlamentanoj el tri kontinentoj, sub la prezido de la Konsulino, Lorena Bellotti, donis la verdan lumon al la leĝopropono Martinelli-Blanco-Giordano, kiun la Konsulino enskribos en la tagordo de la venonta senata sesio, kunvokita al Malago por la 13a de oktobro 2026.

La senatokonsulto alportis nur unu amendon al la teksto, por forigi distingon favoran al la paktintaj establoj kontraktintaj kun Pro Esperanto kiel regio laŭ direktivo Maĝarova. Tial pretas por la fina aprobo kaj promulgo la normo pri la oboloj, nome la kreo de bonfara mekanismo por subteni sociale civitanojn kaj establojn en financa kaj asekura malfacilo.

La propono plaĉas kaj al la majoritato kaj al la opozicio: ĝi solvas la problemon de adekvata kaj sekura helpo al malriĉaj gecivitanoj. Se aprobita, probable ĝia nomo estos Lex Oblationaria.

— Konsulino
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.