Sabloneto Ĉaŭdefono Lesjoforso: junia Heroldo 2378

HeKo 913 1-B, 15 jun 26

La arĝenta jubileo de la Konstitucio de la Esperanta Civito karakterizas la unuan paĝon de “Heroldo de Esperanto” numero 2378 (junio 2026), kun artikoloj de Perla Martinelli, Bertil Nilsson, Giorgio Silfer kaj atestoj de tri Kapitulanoj: Manuela Blanco, Giacomo Comincini kaj Lorena Bellotti, Konsulino.

La tria paĝo estas dediĉita al la aktiveco de Civila Esperanta Servo en Lesjoforso kaj al la perspektivoj de Skandinava Esperanto-Domo. La dua paĝo enhavas multajn utilajn informojn pri la konsorcio, precipe pri Kultura Centro Esperantista, kies organo KCE estas.

Fine, la kvaran paĝon karakterizas la programo de la 15a Kultura Esperanto-Festivalo, aldone al artikoloj pri la artistaj kontribuoj.

“Heroldo de Esperanto” estas abonebla per donaco al KCE, tra kulturservo.esperantio.net — ĝia formato A3 similigas ĝin al ĵurnalo.

— HdE-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.