SAT rezignas pri fizika kongreso en Bjalistoko

HeKo 736 5-A, 5 jun 20

Pollando ne portas bonan ŝancon al la Sennacieca. La invito al kongreso en Varsovio dum 1987 estis rapide nuligita en 1985, kiel konsekvenco de la puĉo ene de Pola Esperanto-Asocio. La SAT-kongreso en Bjalistoko, julio 2020, estis ĵus nuligita pro la pandemio.

Verdire SAT uzas la ĝeneralan eŭfemismon de “virtuala evento”, sed ne kaŝas la fakton ke nur sesdeko da personoj aliĝis: fiasko post la lasta kvanta sukceso en Katalunio. La malmultecon klarigas precipe la dizerto de la poloj mem: nur ses aliĝis, inkluzive de apenaŭ du bjalistokanoj.

Neniam UEA-kongreso en Rusio, neniam SAT-kongreso en Pollando: ĉu ia malbeno ŝvebas tie, kie naskiĝis nia kara lingvo?

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.