Semajnfino de KCE pri "La Revuo"

HeKo 313 7-B, 25 okt 06
La unua numero de la unua literatura revuo en esperanto, iniciatita de Carlo Bourlet per la eldono de Hachette en Parizo, aperis en septembro 1906. “La Revuo” ekis per nenia editorialo kaj ne esprimis la vidpunkton de aparta literatura skolo; tamen ĝi situis antagonisme al la grupo de Théophile Cart, kaj ĝin subtenis persone Lazaro Ludoviko Zamenhof.

“La Revuo” organizis literaturajn konkursojn, el kiuj la plej fama estis la Internaciaj Floraj Ludoj. Ĝi dediĉis multe da atento al la Universalaj Kongresoj, kaj tre malmulte al la kulturaj iniciatoj ekster la egido de Hachette, kiel “La Ondo de Esperanto” en Ruslando.

Dum la baldaŭa semajnfino 28-29 oktobro 2006 ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono (Kultura Centro Esperantista) prof. Giorgio Silfer gvidos la partoprenantojn tra la okjara ekzisto de “La Revuo”.



Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.