HeKo 631 2-E, 19 jan 17
La EU-Parlamento alfrontos la britan secesion kaj alion prezidate de kristandemokrata deputito: la kandidato de Eŭropa Popola Partio, Antonio Tajani, venkis super sia rivalo de la socialdemokrata grupo, Gianni Pittella. Ili ambaŭ estas italoj, kio signifas ke ĉiukaze italo okupos plian gravan postenon en la EU-instituciaro, apud la proparolisto pri eksteraj aferoj kaj la direktoro de la Centra Eŭropa Banko.
La elektiĝo de s-ro Tajani ŝuldiĝas al la apogo ricevita de la liberala grupo: al s-ro Pittella ne sufiĉis la apogo de verduloj kaj aliaj maldekstruloj, la rezulto fiksiĝis je 351 voĉoj kontraŭ 282. Ĝi preskaŭ koincidis kun la prezento de la plano por eksiĝo el Eŭropa Unio, fare de la brita ĉefministro.
Pli ol la dek du punktoj en la raŭtofolio de s-ino May iritis EU-instancojn ŝia insisto pri la distanciĝo el la “kontinento”, kun vualita minaco transformi Brition al fiska paradizo. Ĉu tio influos negative Bruselon kaj Strasburgon, ankaŭ kiam temos pri la sorto de la angla kiel plua EU-lingvo? Pormomente tio ne situas inter la britaj pretendoj, kaj la lingvopolitiko povus rezervi amaran surprizon al angloj: la reveno al la situacio de 1973.
Londono ne ŝajnas zorgi pro la kontraŭsecesiaj plimultoj en Skotlando kaj Norda Irlando, okaze de la junia referendumo. Tamen interese, en la Unuiĝinta Reĝolando la angla juro ĉefrolos en la difino de la necesaj detaloj. La “globa Britio” ekas per interna diskriminacio.
(HeKo 631 2-E, 19 jan 17)