Semajno pri oficinalaj herboj planata en Italio

HeKo 686 6-B, 2 aug 18

El tri specifaj fakoj (flaŭra, birda, funga) de Esperanta Naturamikaro ŝajnis ke la ornitologoj sukcesos realigi kiel unuaj propran aranĝon, ĉe la delto de la Danubo; tamen la surloka partnerino en Rumanio ne garantiis la necesan seriozecon, kaj flaŭristoj kiel unuaj organizos naturamikan kurson dum kvin tagoj.

La projekto estis diskutita hodiaŭ fare de la sekretario de ENa kaj la prizorgantoj de la naturamika domo sur Monto Baldo, apud la Garda Lago (Italio). La bazo de kunlaboro inter la du establoj estas jam solida, kaj la detaloj enfokusiĝas.

Preskaŭ certe temos pri kvintaga studo pri oficinalaj herboj, dum la tria semajno de majo 2019. Monto Baldo havas proprajn unikajn karakterizojn, tiel ke ĝi estas konsiderata unu el la flaŭraj trezorejoj en Eŭropo. La kurson gvidos fakulo, en la itala lingvo, kun posttempa tradukado al esperanto, fare de c-ano Giorgio Silfer. Ĝin akompanos terminologia laboro, gastronomia kleriĝo kaj ekologiisma spirito.

Se la plano efektiviĝos, la naturamika flaŭrista semajno disvolviĝos inter la jubileo de “La Patrolo” (Bolonjo, 12 majo 2019) kaj interlingvistika seminario (Salò, 25 majo 2019). Pri ambaŭ aktivos Itala Interlingvistika Centro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.