Morgaŭ la kutima hebrea delegacio ne partoprenos en la ĉiujaraj festoj pro la Liberiĝo, per la norditala partizana insurekcio kiu markis la finon de la civila milito en Italio, kadre de la dua mondmilito: la oficiala klarigo estas ke temas pri ŝabata tago.
Efektive, post konstestado ĉe la festa manifestacio en Milano pasintjare, oni volas preventi manifestiĝojn de antisemitismo, al kiu facile degeneras anticionismo. Bedaŭrinde la memoro pri la batalo kontraŭ nazifaŝismo ne sukcesas esti ankaŭ festo pro demokratio kaj rekuniĝo.
Inter la partizanoj aktivaj fine de aprilo 1945 estis gojaj esperantisto kaj lia partnerino, kiuj ludis rolon en grava epizodo: la sorto de la trezoro de la ruininta faŝista respubliko.
Legu pli en Heroldo de Esperanto 2377