Simplismaj kategorioj en ĉi murd-epoko

HeKo 890 3-A, 7 okt 25

Antaŭ kvin jaroj ni estis en la (s)pleno de pandemio, ni ne estis pretaj kaj, krom la pli blua ĉielo, la polucia dampo, la sento de monda solidaro por pansi la psikajn efikojn de la malsano, multaj parolis jam pri milito. Milito kontraŭ la viruso. Jen poste la vakcinoj, la higienaj reguloj, la zorgemo eviti kontaĝon kaj la limigoj al la personaj liberoj portis nin ree al la normaleco de la ĉiutaga vivo.

Sed tiu ne estis milito, ne estis homoj kontraŭ homoj, ne estis bonuloj kaj malbonuloj. Nu, kiu pravas – la bonuloj – kaj kiu malpravas – la malbonuloj – estas kategorioj de milito, kaj hodiaŭ pli ol ĉiam ni diskutas, okupacias placojn, stacidomojn kaj universitatojn por atesti, ke ni estas la bonuloj aŭ ĉe la flanko de la bonuloj, kontraŭ la malbonuloj. 

(Legu pli en Heroldo de Esperanto, 2370)

— Alessio Giordano

Komentoj

Dieter Rooke

08a Okt 2025 Mer - 09h51

Esperantistoj ne okupacias placojn, stacidomojn, aŭ universitatojn. E-ujo estas dividita laŭ la pli orientaj NATO-OTAN limoj de la eksa malvarma milito.

Estas tempo por UK en la teritorie plej granda lando: Rusio, la naskiĝlando de L.L. Zamenhof. Ne plu kunvenas angloj kun francoj – nek rusoj kun poloj. Ne temas pri bonuloj kontraŭ malbonuloj.

 

C-ano Benoît Philippe

08a Okt 2025 Mer - 12h51

Kara Dieter Rooke, permesu al mi revi kune kun vi. Mi tamen proponas ke la UK en Rusio okazu nur en la jaro 2033 por ke Kremlo disponu ankoraŭ iomete pli da tempo por plu pligrandigi la teritorion. Ni tiam aranĝigu la kongreson prefere ne en Moskvo, sed aŭ en Odeso aŭ eĉ en Bjalistoko — la naskiĝurbo de L.L. Zamenhof!

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.