Solidareco al la familioj de la ostaĝoj

HeKo 830 4-C, 22 jan 24

La Vickonsulo de la Esperanta Civito, Giorgio Silfer, esprimas plenan solidarecon al la familioj de la israelaj ostaĝoj, kaptitaj dum la pogromo de la 7a de oktobro 2023. Li konfirmas la opinion ke tiu masakro, fare de la armita partio Hamas, estis politika donaco al la nuntempa ĉefministro de Israelo, kiu sukcesas ankoraŭ flosi malgraŭ tribunala kondamno ĝuste pro la milita konjunkturo kaŭzita de Hamas.

La liberigo de la ostaĝoj estas prioritata, kaj la militpaŭzo estas necesa kondiĉo por tio, ankaŭ ĉar ĝi ebligus liveri humanitaran helpon al la civiluloj deloĝigitaj en Gazao.

Koncerne la nunan (kaj antaŭan) interŝemidan militon daŭre aktualas la rezolucio pri Palestino unuanime aprobita de la Senato de la Esperanta Civito, 13 aprilo 2009.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.