Somermeza renkonto en Stokholmo

HeKo 359 8-A, 29 jun 08

Eksterordinara renkonto de intelektuloj el la sveda Esperantio, okaze de la vizito de la Konsulo hieraŭ vespere en la Esperanto-Centro de Stokholmo. Ĉeestis interalie Jarl Hammarberg, Christer Kiselman, Bertil Nilsson, Leif Gunnar Nordenstorm, Marianne Ståhlberg, kaj gravaj svedaj aktivulinoj, kiaj Kajsa Hansen kaj Ulla Luin.

Diversajn periodaĵojn prezentis  Perla Martinelli (“Femina”), Bertil Nilsson (“Literatura Foiro”), Giorgio Silfer (“Heroldo de Esperanto”), Leif Nordenstorm (“La Espero”), kadre de ĝenerala informado kaj diskuto pri la rezultoj de la tutmonda ĵurnalista kongreso en Vilno.

La vespero, agrabligita per regaleto preparita de ges-roj Hansen, donis la okazon por tre interesa interŝanĝo de opinioj pri la kulturo kaj la dinamiko de Esperantio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.