Sukcesa teatra vespero dum la 4a NAKSE

HeKo 922 3-B, 10 okt 26

Komencite per tre interesaj prelegoj kaj simpatia kvizo (pri kiuj en alia komuniko), la kvara Naturamika KulturSemajno de Esperanta NaturAmikaro disvolviĝis hieraŭ per sukcesa vesperumo, kun poezia deklamado kaj prezento de humura unuaktaĵo.

C-ano Giorgio Silfer akompanis per apenaŭ konataj historiaj detaloj sian deklamadon de Kaloĉaja poezio, laŭ subjektiva elekto de “Maja idilio” ĝis “Letero al William Auld”. Per “Heliketo” li eĉ proponis la muzikan arion kiun Kalocsay mem komponis. Ĉe la tributo al la lingvo kaj ĝia majstro, preskaŭ deviga por niaj poetoj almenaŭ ĝis la kvara literaturhistoria periodo inkluzive, li klarigis per la versoj de la granda Hungaro la konflikton inter tiu kaj la ordinara esperantistaro, lingve analoga al la propra. Kaj precipe la strofoj de Kalocsay mem, de erotiko al mortiga milito, montris la filozofian kaj psikologian itineron de la verkisto. D-ro Silfer ne tedis per prelego, sed lasis Kaloĉajon mem prezenti sin, en nokta ĝardeno, apud diskrete ŝprucanta fontano.

Kune kun Anĝelo García del Río (la Paciento), nature dotita je bildokrea stilo, la aŭtoro kaj reĝisoro (la Specialisto) rolis poste en la satira “Dialogo kun la glotologo”, kiu amuzis la publikon. La (iom pli ol) skeĉo estas bona entreo, atende al la teatra monologo de Arno Lagrange.

— ENa-sekretario
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.