La Parlamento de Eŭropa Unio enketis en septembro 2015 tra la dudek ok EU-landoj pri la problemaro de enmigrado. La enketon prizorgis la agentejo TNS Opinion. Kiel ĉiu enketo, ĝi havas sian fokuson en la tiama kunjunkturo, kiu konis preskaŭ senprecedencan ondon da rifuĝintoj.
Efektive, dum la senlaboreco restas la ĉefa zorgo de la eŭropanoj (49%, tamen -6% kompare kun junio 2013), la enmigrado unuafoje atingis la duan postenon, kun 47% (+33% kompare kun 2013).
La intervjuitoj respondis pri kvar specifaj ĉapitroj: a) komuna strategio pri la enmigrado; b) disdono de azilantoj; c) laŭleĝaj migroj kaj ekonomiaj perceptoj; d) percepto pri la ĉeesto de aliaj EU-landanoj.
Averaĝe, 66% de la intervjuitoj volus pli da decidoj flanke de EU. La plej desuprismaj estas en Cipro, Germanio, Hispanio, Luksemburgio kaj Nederlando. La plej senfidaj pri EU-rezoluteco estas en Ĉeĥio, Estonio, Pollando kaj Slovakio.
Averaĝe, 62% taksas bona la decidon de EU subteni finance la membroŝtatojn plej koncernatajn de la migrofluoj, dum 15% malkonsentas. La plej favoraj estas en Svedio, Nederlando kaj Danlando, dum la plej malfavoraj estas en Italio, Ĉeĥio kaj Slovakio.
Tre vasta estas la konsento pri komunaj migroproceduroj en la tuta EU, kun 79% da jesoj kaj 15% da neoj. La plej favoraj estas en Germanio, Svedio kaj Nederlando (90% kaj pli), la plej malfavoraj en Ĉeĥio, Slovakio kaj Estonio.
Simpligo de tiuj proceduroj povus utili por batali kontraŭ la kaŝa enmigrado, laŭ 66% de la intervjuitoj, sed 23% malkonsentas. La plej favoraj en Svedio, Finnlando kaj Cipro, la plej malfavoraj en Ĉeĥio, Estonio, Bulgario.
Pli taŭga disdono de azilantoj plaĉus al 78% de la intervjuitoj, kaj nur al 16% malplaĉas. La plej favoraj en Germanio, Svedio kaj Malto; la plej malfavoraj en Estonio, Ĉeĥio kaj Slovakio.
Por disdono de la azilantoj surbaze de kontingentoj fiksitaj de EU sin esprimas 75% de la intervjuitoj, dum 18% ne konsentas. La jesoj venas precipe de Cipro, Germanio kaj Kroatio, la neoj precipe de Ĉeĥio, Slovakio kaj Rumanio.
Ĉu la EU-landoj bezonas laŭleĝajn enmigrantojn por certaj sektoroj de siaj ekonomioj? Nur 51% averaĝe konsentas, dum 42% kontraŭas. La plej ksenofiliaj estus en Svedio, Danlando kaj Germanio; la plej ksenofobiaj estus en Hungario, Bulgario kaj Slovakio.
La situacio ne multe ŝanĝiĝas, se temas pri EU-landanoj: polaj plumbistoj en Francio, rumanaj masonistoj en Germanio ktp. Nur 56% favoras, dum 35% kontraŭas. La plej favoraj situas en Svedio, Luksemburgio kaj Germanio; laj plej malfavoraj en Ĉeĥio, Cipro kaj Slovakio.
Pli pozitivan eĥon ricevis la demando, ĉu la ĉeesto de EU-eksterlandanoj kontribuas al la diverseco de la kultura vivo en la alvenlando: 66% averaĝe konsentas, 27% ne. La plej favoraj en Svedio, Luksemburgio kaj Danlando; la plej malfavoraj en Bulgario, Slovakio kaj Ĉeĥio.
Eblas konkludi ke la socioj en la orientaj EU-landoj (kiuj tamen havas mem altajn taksojn de elmigrado) montras sin pli fermitaj al la eksteruloj, dum la ĝermanaj landoj, kaj specife la skandinavaj, kun Svedio ĉepinte, ŝajnas la plej toleremaj.