Tago de Ĉiuj Pioniroj honore al pacifisto

HeKo 706 9-C, 14 apr 19

La Esperanta Civito honoris hodiaŭ la homon kaj la poeton Jarl Hammarberg, dum sobra ceremonio prezidata de la Konsulo en la Panteono de Esperantio. La fokuso de la oracio estis pli politika ol beletra, ĉar ne multaj scias ke la svedo havis rimarkindan rolon kiel pacifisto, en sia lando.

En 1965 lia arta ekspozicio estis fermita de stokholmaj aŭtoritatoj, pro militrifuza afiŝo kiun li mem skribis kaj pendigis. Pluraj gravaj intelektuloj protestis kaj alvokis favore al li, eĉ enprizonigita. Tio certe donis al li renomon, kaj parto de la ĝenerala opinio deziris koni lin kaj lian konkretisman arton.

Hammarberg, aŭ Martelmonto por la niaj, havis problemon kun la prononcado. Tio kombiniĝis al lia ekstrema sentemo kaj kondukis lin serĉi la sonojn kaj la sonorecon en vortoj kaj vorteroj. Li ne hezitis alternigi silabojn kaj stumpajn vortojn al la “natura” bruo de ĉiutagaj iloj, ekzemple elektraj kuiriloj. Li serĉis eŭfonion en la homa voĉo kaj ian harmonion en la kakofonio de enhejma universo.

Raŭmistoj tre aprezis lin, arte kaj politike: dum du mandatoj li sidis en la Senato de la Esperanta Civito. Sen lia vo¤o mankus la necesa kvorumo por aprobi ĝuste la leĝon kiu kreis la Panteonon. Li hezitis ĉar, kiel mistikema Martinus-ano, li kontraŭis kremacion. Lex Bertilia trovis lian aprobon (en Bruselo, julie 2008) nur kiam li komprenis ke la Panteono akceptos ne nur cindrojn en urno, sed ankaŭ cenotafojn, honore al la forpasintoj. Tia estas nun lia sorto. 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.