TEJO-UEA: reveno al Beogrado

HeKo 583 4-A, 24 okt 15

Kun preskaŭ dusemajna fruo kompare kun la fiksita limdato (31 oktobro 2015) pretas la kontraktopropono inter Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj Universala Esperanto-Asocio, por aldoni novan statuson al nova statuto de TEJO.

Kiuj supozas ke ĝi emfazus la “sendependiĝon” de TEJO el UEA, tiuj eraras. Efektive la nova statuto mem povus lasi spacon al fundamenta pozitiva ŝanĝo de la rilatoj inter la du asocioj, ekzemple evoluo de junulara sekcio ene de UEA al kuna iniciato (joint venture) inter du memstaraj subjektoj, kun reciproka interŝanĝo de servoj. Ne tiel estas, sed praktike temas pri reveno al la spirito de la fiaskinta Interkonsento de Beogrado (1973).

La kerno de la kontrakto estas la rolo de la Centra Oficejo kiu (same kiel en 1973) fariĝas la komuna kontoro de du asocioj. Kompare kun 1973 estas pli klara la rolo de “Arlekeno servisto de du mastroj”, ĉar la ĝenerala direktoro de UEA ne estas plu ankaŭ la (teorie) ĝenerala direktoro de TEJO. La CO estus unuflanke komuna pordistejo (en domo sur kies fasado oni aldonos brile latunan ŝildon “Tutmonda Esperantista Junulara Organizo”), aliflanke la librotenisto (fiduciaire) de TEJO, kies financan administradon ĝi flegus ĉiutage, sub la responso de la TEJO-kasisto.

Ĝuste la junulara kasisto akiras enorman povon, laŭ la kontrakto: praktike ne eblos malobei lian instrukcion, kun la sola bremso de dua subskribo necesa (de la junularaj prezidanto aŭ ĝenerala sekretario) se li (nuntempe junulo el Valonio) superus certan, jam altan sumon.

Se temas pri financoj (kaj proprietoj) tamen TEJO ne fartos tiel bone: escepte de la patrona kotizo, ĉiu el ĝiaj membrokotizoj eniros la poŝojn de UEA en kvanto kiu oscilas inter 50% (por bagatelaj kotizoj) kaj 90% (por la plej grava kotizo); praktike UEA lasus al TEJO nur panerojn de la kotizaro. Kaj ne kredu ke tion ekvilibrigas la ŝparado pro senpaga servo de CO, ĉar TEJO el sia poŝo pagos ne nur luon (ekster la proponata kontrakto), sed ankaŭ la elspezojn pro afranko, telekomunikiloj kaj fotokopiado. Krome, ne estas klara la proprieto de IJK (tamen pridetalita en la TEJO-reglamento), Pasporta Servo kaj aliaj servoj, dum pri “Kontakto” evidentiĝas ke TEJO posedos, sed ne proprietos ĝin: ĝi restas ĉe eldonejo UEA; tio interalie signifas, ke la (ĉef)redaktoron de la revuo (kun)elektos la estraro de UEA.

Ekvilibriga estas la cetero de la kontrakto ĉar (krom malkontentigi la CO-stabon per la aldono de plia mastro kaj mastrolibro…) ĝi malkontentigas kaj UEA-komitatanon Z kaj TEJO-komitatanon X. Unuflanke, enestas tuta ĉapitro pri servoj de UEA al TEJO, sed mankas analoga pri servoj de TEJO al UEA. Aliflanke, UEA akiras kontrolpovon super TEJO enmetante propran observanton en ĝian estraron mem!

Ne estas facile konkludi, kiu dupis kiun en ĉi tiu intertraktado: eble reciproke, ĉar UEA (precipe prezidanto Fettes) lasis sin gvidi de la perspektivo favori la junularon, por ne perdi ĝin, dum TEJO zorgis prioritate pri la ebleco ricevadi eŭropajn subvenciojn per almenaŭ nominala sendependeco. Se tamen kaj malkreskus la UEA-membraro sub 30 jaroj kaj ne alvenus la bezonataj subvencioj de ekstere…

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.