Kun la fermo de la misio de c-ano Giacomo Comincini kaj sen. Alessio Giordano en Lisbono, kie okazis la 64a konferenco de Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo (ALTE), eblas eltiri bilancon pri la aktiveco de Kultura Centro Esperantista en la ALTE-medio.
Meze de aprilo KCE jam prezentis, en Saloniko, raporton pri “kono pri socio” en la LTSEC ekzamenoj; tiu teksto estas nun parto de la grandioza manlibro Knowledge of Society Courses, Tests & Requirements, prezentita en Portugalio, sub la aŭspicio de Konsilio de Eŭropo. La ĉapitro pri la Esperanta Civito, kies aŭtoroj estas Giacomo Comincini kaj sen. Lorena Bellotti, priskribas al faka, gaĝa publiko la naturon de nia konsorcio, institucie, historie kaj sociolingvistike.
En Lisbono, intertempe, la supre menciitaj delegitoj prezentis novan proponon de projekto al LAMI-grupo: Kultura Centro Esperantista fakte sin prezentas kiel eventualan kunordiganton de dujara esplorprojekto pri la lingvaj baroj en la labormerkato ene de plurlingvaj eŭropaj ŝtatoj. Fakte pri tiu situacio, kaj pri la karakterizoj de lingvaj testoj de tia profesia medio postulataj, aparte kompetentas apogantoj kaj kunlaborantoj de KCE. La plano, jam prezentita oktobre virtuale, vekis grandan intereson dum la publika lanĉo pasintsemajne.
La jaro 2026 permesis al nia agado kadre de ALTE ricevi pliajn agnoskojn, pravigante la strategion valorigantan esperanton tra la partopreno de niaj establoj en la aktiveco de internaciaj, tegmentaj organizoj.