UEA-Estraro kaj Kapitulo en Vilno

HeKo 357 3-C, 22 maj 08

Estas konfirmita la renkonto inter la Estraro de Universala Esperanto-Asocio kaj la Kapitulo de la Esperanta Civito, venontsemajne en Vilno okaze de la Tutmonda Ĵurnalista Kongreso organizita de Litova Esperanto-Asocio, prezidata de s-ro Povilas Jegorovas.

La kongresontaj estraranoj estas la vicprezidanto, s-ino Claude Nourmont, kaj la ĝenerala sekretario de UEA, s-ino Barbara Pietrzak. La Kapitulo ĉeestos per la konsulo, c-ano Giorgio Silfer, la vickonsulo pri edukado, c-ano Bertil Nilsson, kaj la vickonsulo pri kulturaj aferoj kaj informado, c-ano Ljubomir Trifonĉovski. Pro kurioza hazardo, nur virinoj flanke de UEA, nur viroj flanke de la Esperanta Civito.

La Konsulo havos renkonton ankaŭ kun la Prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, s-ro Sean O” Rian.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.