UEA ne plu neŭtralas pri Usono

HeKo 322 7-A, 2 feb 07

Post lastatempa akra atako de prezidanto Corsetti kontraŭ Usono, nome de UEA, en la magazino “Le Monde diplomatique”, la 29an de januaro ankaŭ la ŝtata kuba novaĵagentejo ACN informis, ke la komitato de Kuba Esperanto-Asocio finis sian regulan kunsidon en Havano per deklaro “kondamnanta la kontraŭ-kuban politikon de Vaŝingtono”.

Pri ĉi tiu malrespekto de la statuta neŭtraleco protestis István Ertl, B-komitatano: “Nedubeble, Usono havas kontraŭkuban politikon – kaj Kubo havas politikon kontraŭusonan. UEA estas tamen neŭtrala politike (eĉ se ankaŭ ĝia prezidanto ŝatas fari kontraŭusonajn eldirojn), kaj tiaj devus esti ankaŭ ĝiaj landaj asocioj.”





Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.