Estimataj gvidantoj de Esperanta Civito, Unesko unuafoje enketas per Esperanto. UEA alvokas ĉiujn esperantistojn partopreni. Ĵus Unesko informis ke ili ricevis 600 respondojn de esperanto-parolantoj, kaj ili atendas ankoraŭ pliajn milojn el Esperantujo. Ju pli multaj esperantistoj plenigos la enketilon, des pli klare la lingva valoro estos videbla al Unesko.
Via organizaĵo estas ege grava organizaĵo, kiu uzas kaj disvastigas Esperanton. Mi tre aprezas vian agadon en la Esperanto-movado. Mi afable proponas, ke ankaŭ via organizaĵo alvoku viajn membrojn plenigi la demandaron ĉe https://en.unesco.org/futuresofeducation/top-3-challenges-and-purposes-…
Samtempe Unesko kolektas, de niaj membroj, ideojn kaj proponojn pri Futuro de Klerigado ĉe https://en.unesco.org/futuresofeducation/get-involved/your-view-futures…
Baze de la kolektotaj ideoj kaj proponoj, UEA sendos proponan raporton al Unesko. Mi proponas, ke ankaŭ vi konsideru la eblecon sendi viajn proponojn favorajn al nia komuna lingvo Esperanto. Sincere salutas Trezoro Huang Yinbao, Vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio.
Konsultinte la Kapitulon, la Konsulo (sen. Riichi Karibe) decidis rekomendi al la tuta Civitanaro plenumi la inviton de s-ro Trezoro nome de UEA.
Aldonu komenton