“La originala literaturo en esperanto” estas la temo de la Studa Sabato okazonta ĉe la Norda Legacio de la Esperanta Civito (Solidaritetshuset, Stokholmo), 18 junio 2016, laŭ la horaro 9h30-12h00 kaj 14h00-17h00. La studon gvidos la kunaŭtoro de la furora verko “Historio de la esperanta literaturo”, prof. Giorgio Silfer.
Necesas antaŭanonci sian partoprenon, ĉar estas ne pli ol dudek lokoj disponeblaj: se_legacio ĉe esperantio.net — svedoj povas mendi la libron ĉe la sama adreso.
C-ano Silfer gastos en Upsalo du tagojn pli frue (16 junio 2016), kie kun la redaktoro de “Homarane” (c-ano Bertil Nilsson), la prezidanto de la eldonejo (c-ino Perla Martinelli) kaj unu el la ĉefaj kontribuintoj (s-ro Leif Gunnar Nordenstorm) prezentos la duan kajeron de “Homarane”.