Unua amendo al la Konstitucio

HeKo 334 9-C, 26 jul 07

La Verda grupo anoncis en Bruselo, 19 marto 2007, la proponon reformi la artikolon 17, par. 3 de la Konstitucio, kiu nun tekstas jene:

3. La gajninta listo rajtas je minimume ok senatanoj, inkluzive de la Konsulo kaj la Vickonsulo; la ceteraj postenoj estas asignitaj proporcie inter ĉiuj listoj laŭ la Dawnt-sistemo.

La teksto fariĝus:

3. La gajninta listo rajtas je minimume ses senatanoj, inkluzive de la Konsulo kaj la Vickonsulo; la ceteraj postenoj estas asignitaj proporcie inter ĉiuj listoj laŭ la Dawnt-sistemo.

La propono estis adekvate klarigita dum la Senata sesio, fare de la Vickonsulo, sen. Marie-France Conde Rey. Esence, ĝi favoras la minoritatojn. Se en 2006 validus jam la propono, la Blanka Listo ricevus unu senatanon plian (do tri), dum la Verda ricevus unu malplian (do dek kvin).

Por aprobi la proponon necesas tri kvaronoj de la voĉoj en la Senato, kaj poste la ratifo de la Forumo. Tial la amendo estos aprobita nur en 2008, kvankam jam nun okazas senatokonsulto pri ĝi.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.