Unua pioĉado de prezidento Trump al la UN-familio

HeKo 862 1-E, 20 jan 25

La unua geopolitika demarŝo de la reelektita prezidento de Usono koncernas Mondan Organizon pri Sano, kun sidejo en Ĝenevo (unu el ĝiaj dungitaj tradukistoj dum multaj jaroj estis la karmemora Claude Piron).
Donald Trump ĵus dekretis la eksiĝon de Usono el MOS, kies kunfondinto ĝi estis. Ne unuafoje Usono forlasas UN-organizon laŭte, por poste reveni diskrete: la plej fama estis la kazo de Unesko en la 1980aj. Tiam “kulpis” la raporto McBride pri informado, nun “kulpas” la mastrumado de la pandemio, fare de la OMS-direktoro Tedros Adhanom Ghebreyesus, etiopiano ŝatata de Popola Ĉinio. 

Trump taksas la organizon ne sendependa kaj tro kosta por Vaŝingtono, kompare por Pekino. Efektive ne necesas zeloti por Trump, se oni volas akuzi la direktoron pro fuŝa oficado; male, la avantaĝo (vera aŭ supozata) de Pekino respondas al la ekvilibro inter la superpotencoj, tiel ke Usono kaj okcidentanoj sin adjudikas la gvidon de la financaj organizoj (Monda Banko, Internacia Monfonduso), lasante aliajn al ne okcidentanoj.

La nuna prezidento minacis jam la saman retiriĝon en plena pandemio. Tiaj secesioj iĝas efikaj (en bono kaj malbono) nur se la foririnto estos imitata: tio okazis kun Unesko, sed nur Britio estis rimarkinda. Ni vidos nun: interalie OMS havas delikatan rolon pro Gazao…

Endas emfazi ke retiriĝo el OMS postulus tutjaran antaŭanoncon, laŭ la aliĝa akto ratifita ankaŭ de la usona parlamento en 1948. 

(Giorgio Silfer)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.