Se vi voĉdonis por la Verda Listo okaze de la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, vi estos bonvena al la unua programa konferenco de la Verdanoj, okazonta en la Milana metropolo, 29 decembro 2026 ekde 14h30, en hibrida formo. Baldaŭ estos anoncitaj la precizaj adresoj por la partoprenontoj reale kaj ligilo por la virtuale.
Por aliĝi (senpage) bonvolu mesaĝi al civito [ĉe] esperantio [punkto] net (civito[at]esperantio[dot]net) kun temlinio: aliĝo al la unua Verdana konferenco.
La konferenco disvolviĝos laŭ la sekva tagordo:
1) konferenca ŝlosila alparolo de c-ano Giorgio Silfer;
2) debato pri unuopaj temoj sinteze enkondukitaj de la ŝlosila alparolo;
3) rekomendo(j) kaj rezolucio(j);
4) reglamento por la fondota Verda Kolektivo.
5) diversaj kaj eventualaj.
La konferencon malfermos kaj prezidos la verda grupestro en la Senato. sen. Giorgio Di Nucci.
BONVENON!
Komentoj
06a Dec 2025 Sab - 08h51
16a Dec 2025 Mar - 15h56
La regularo/reglamentopropono de la Verda Kolektivo estis dissendita en julio 2025, ene de la Verda diskutlisto. La tagordon de la konferenco fiksis la verda grupestro. La proponoj de sen. Fernández pri reformo de la Senata reglamento ne estis rifuzitaj: simple ekzistas kontraŭpropono, kadre de la Senatokonsulto pri liaj proponoj.
Aldonu komenton