Unua Zamenhofa Festo de Islama Esperanta Klubo

HeKo 696 3-B, 27 nov 18

Islama Esperanta Klubo organizas sian unuan Zamenhofan Feston, honore al la Tago de la Esperanta Kulturo. La festo komenciĝos je 14h00 de sabato, 22 decembro 2018, en kvartalo de Buĵumburo, en ĉeesto de la Konsulo de la Esperanta Civito, laŭ la suba programo.

  • 1) Malfermo per la nobla Korano.
  • 2) Kantado de la Himno de Esperantio.
  • 3) Parolado de la IEK-prezidanto.
  • 4) Parolado de la Konsulo.
  • 5) Skeĉo.
  • 6) Deklamado de poemo.
  • 7) Pri Lazaro Ludoviko Zamenhof.
  • 8) Kantado.
  • 9) Fermo per preĝo.

Se vi posedas malnovajn librojn, bonvolu donaci ilin por la malgranda biblioteko de IEK, kiu gastas ĉe loka Korana lernejo. Tre bezonata estas la nobla Korano. Eblas sendi ilin al Afriko je malalta poŝta tarifo tra fondumo Pro Esperanto. Kontakto eblas ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.