Vulkano minacas mortigi esperantistojn

HeKo 771 8-B, 22 sep 21

En la kanaria insulo La Palma vulkano estas detruanta la areon kie situas ankaŭ la domoj de esperantistaj naturamikoj. Mankas informoj pri ilia sorto.

Laŭ ilia invito, ĉe tiuj naturamikoj okazis intensiva esperanto-kurso en januaro 2014, dum restado de gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer. Projekto de semajno laŭ daŭrebla turismo ne povis ĝis nun efektiviĝi.

En la insulo La Palma naskiĝis la fama eldonisto Juan Regulo Perez, kiu tamen pasigis sian vivon plejparte en Tenerifo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.