Esperanta Civito

Stagnas la procezo de la brita secesio


Laŭtaj kritikoj kaj profundaj zorgoj hodiaŭ en Strasburgo okaze de la debato pri la stato de la brita secesio, en la Parlamento de Eŭropa Unio. La demando pri membreco en la dogana unuiĝo kaj en la komuna merkato precipe zorgigas la irlandanojn, kiuj timas reveni al la barieroj kun Norda Irlando de jardekoj antaŭe. La sorto de la fremdaj rezidantoj en Britio kaj de la britoj en EU zorgigas la plejmulton, precipe kristandemokratojn kaj maldekstrulojn.

Ofta konsidero estas la manko de interparolanto kun klara strategio ĉe la britoj, specife ĉefministro Theresa May. Tiom da kritikoj iritis la britajn geparlamentanojn, almenaŭ la favorajn al la secesio; samtempe ili ne donis elanon al la britaj eŭropistoj.

La debato, enkondukita de la prezidanto de la Komisiono Jean-Claude Juncker kaj de la EU-gvidanto de la intertraktado Michel Barnier, konkludiĝis per la aprobo de rezolucio, je tre granda plimulto. Tiu rezolucio reprezentas la kontribuon al baldaŭa renkonto de Eŭropa Konsilio, kiu ankaŭ taksos la situacion de la procezo. La rezolucio listigas la solvotajn problemojn, atestante ke dum la lastaj ses monatoj ne okazis efektiva progreso.

Aludoj al la kreskanta malkomforto de diversaj landoj ene de EU, kaj specife al la institucia krizo en Hispanio, estis tuj silentigitaj de la prezidanto, ĉar ne koncernantaj la debaton.

(HeKo 660 2-E, 3 okt 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0204 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0629 s s