Esperanta Civito

Du domoj en komparo: nederlanda kaj svisa


Se oni ne konsideras kastelon Greziljonon, la du plej grandaj Esperanto-Domoj en Eŭropo situas en Roterdamo kaj Ĉaŭdefono. La unua fariĝis simbolo de Universala Esperanto-Asocio, kiu proprietas ĝin, dum la dua (proprieto de Kultura Centro Esperantista) nur parte emblemas la alternativan formulon de nia lingva kolektivo, nome la Esperantan Civiton.

Ambaŭ domoj staras kun kvar etaĝoj, sed kun malsamaj surfacoj: la svisa kovras multe pli vastan areon ol la nederlanda, atingante (kun vasta parcelo turnita al pitoreska pejzaĝo) mil cent kvadratajn metrojn. La roterdama enhavas dudek unu ĉambrojn, dum la ĉaŭdefona dudek, el kiuj tri por kuirejoj aŭ vasta banejo; aldoniĝas du grandaj salonoj, kantina remtero kun kuirejo, keloj, du terasoj, interdoma korto, kvar parklokoj por aŭtomobiloj, la menciita vasta parcelo parte ĝardenumita.

La ĉaŭdefona superas la roterdaman pro noveco (malpli ol cent jarojn, dum pli ol cent tridek por la roterdama) kaj pro plurceleco: eblas kontoroj, tranoktejoj, loĝejoj, manĝejo, kursejo, klasĉambroj, dum en Roterdamo eblas nur kontoroj. Konsekvence KCE luigas konstante du apartamentojn el kvin, kaj gardas la ceterajn lokalojn por didaktika, administra, distra aktivecoj: unufraze -- la domo de KCE estas rentodona, tiu de UEA nur elspeziga. UEA eĉ devis aĉeti novan infrastrukturon por gastigi aktivulojn.

Paradokse, en nur unu apartamento de KCE (kvarĉambra) povas komforte labori ĝis ses personoj, dum kvin (baldaŭ kvar) dungitoj de UEA kovras pli ol unu etaĝon, pro la libroservo kaj aliaj oficejoj. KCE luigas la ceterajn etaĝojn, dum UEA restas kun metafora katedralo en dezerto.

Plia pruvo de malbona administrado estas, ke UEA ne investis en nemoveblaĵoj en orienteŭropaj ĉefurboj, kiam tio estis ege malmultekosta. La kapitalo de UEA estis foruzita (kaj plu estas foruzata) por pagi nederlandajn salajrojn al oficistoj. Male, iom post iom la konsorcio de la Esperanta Civito dotis la paktintajn establojn per propra nemoveblaĵo, ne nur en Svislando.

Laŭ la ekspertoj de fondumo Pro Esperanto, UEA devus vendi la malnovan roterdaman domon kiel eble plej baldaŭ, rekapitalizante la asocion kaj gardante nur la t.n. "volontulan domon", kie povus plu sentineli la restanta stumpo de la iama CO (eĉ ne pli ol du dungitoj). Pliaj aktivuloj (kun aŭ sen honorario) laboru en la respektivaj landoj. Sen tia drasta ablacio la morto de UEA ŝajnas certa.

[HeKo 717 1-A, 25 aŭg 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0401 s s 
  Total: 0.0542 s s