Esperanta Civito

TEJO favora al kunlaboro kun la Esperanta Civito

La Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ne esprimis senkuraĝigon pro la negativa rezulto de la referendumo ĉe la Civitanaro pri aŭtomata membriĝo en TEJO por la gejunuloj kun esperanta civitaneco. Male, dum sia ĵusa kunveno en Pollando, la Komitato sin esprimis favore al rilatoj kun la Esperanta Civito, kun la peto ke "la estraro ĉiam informu la komitaton antaŭ formala kunlaboro kun specife la [Esperanta] Civito", laŭ raporto de Rogier Huurman.

Ĉi tiun decidon ne tute hazarde akompanis la rifuzo pri peto de B-komitatano Robert Nielsen, redakciano de skandalisma (kaj ofte al TEJO-malamika) nordeŭropa retgazeto. S-ro Nielsen, antiraŭmisto laŭ sia rajto, postulis "tujan publikigon de la membrokvanto, kion la estraro taksis nerealisma, ĉar ne ĉiuj sekcioj raportis siajn membrokvantojn".

Fine de sia mandato, la Konsulo ĝojas pro la orientiĝo de TEJO, ĉar "ĉiu formala kunlaboro kun eksteraj subjektoj devas baziĝi sur kontrakto, kaj estas oportune ke, en la kazo de TEJO, ties plej supra instanco estu informita; des pli ke telematiko igas tion tre rapida kaj facila".

Kiu kunlaboro povus ekesti inter TEJO kaj la Esperanta Civito? "Tiu, kiun ambaŭ subjektoj taksus utila. Ekzemple, la Junulara povus utiligi unu el niaj infrastrukturoj, kiel nian oficejon en Bruselo" respondas sen. Silfer, kiu aldonas ke du Civitaj parlamentanoj partoprenos en la venonta Internacia Junulara Kongreso. Li ankaŭ precizigas ke "unuopaj paktintoj povas memstare decidi iniciaton favoran al TEJO aŭ aliaj eksteraj subjektoj: ekzemple Kultura Centro Esperantista jam la trian jaron pretas asigni du stipendiojn al TEJO-anoj por partopreni en la Esperantologia Fakultato. Kaj mi ĝojas ke tiu studado stimulas ilin al aktivado: ne hazarde, du stipendiuloj post la kurso iĝis prezidantoj de landa sekcio de TEJO".

[HeKo 725 5-C, 1 jan 20]

S-ro Roland Schnell demandas:
Pri kiuj personoj kaj landoj temas?

La redakcio respondas:
Pri la itala landa sekcio (prezidantoj elektitaj en 2018 respektive 2019).

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0590 s s