Blankanoj interpelacias pri malrespekto al la flago
Sen. Anna Bartek, gvidanta la opozicion nome de la Blanka grupo, ĵus interpelaciis la Konsulon konforme al la art. 27 par. 1 de la senata reglamento, leginte en Vikipedio ke "Nederlanda Esperanto-Junularo ricevis la flagon dum la 75-a IJK en Slovakio. Ĉar la 76-a IJK en Someren, Nederlando, ne okazis fizike pro la COVID-19-pandemio, la flago neniam estis transdonita. La flago nun kuŝas en la dormĉambro de Robin van der Vliet, kie ri uzas ĝin kiel subtenilon por siaj malpuraj vestaĵoj."
La Blankanoj, konsiderante ke la manko de respekto al la esperanta flago estas delikto laŭ la svisa kodo, interpelacias la Konsulon aŭ lian komisiitan vickonsulon pri la sinteno de la Kapitulo okaze de malrespekto al la flago de Esperantio.
La uzon de nia flago efektive normigas Lex signorum, sed ĝi ne donas precizan regulon okaze de malrespekto; tial validus la Svisa Kodo, kiu estas aparte severa: se sviso kondutus kiel tiu nederlandano, li riskus eĉ enprizonigon.
[HeKo 749 8-C, 10 dec 20]