Esperanta Civito

Interogacio pri delikto kontraŭ la flago

Preamblo
La 10an de decembro 2020 sen. Anna Bartek (Blanka grupo) enketis pri la sinteno de la Kapitulo rilate al la delikto de malrespekto al la esperanta flago. Ŝi menciis la specifan kazon de juna nederlandano, membro de la LKK de la neokazinta IJK 2020, kiu "uzas la flagon kiel subtenilon por siaj malpuraj vestaĵoj".

De jure 
Ŝia demando estas klasita kiel interogacio, laŭ la artikolo 27, paragrafo 2 de la senata reglamento, ĉar ĝi ne koncernas agon faritan de la ekzekutiva povo, sed kazon eĉ ekster la Esperanta Civito. Kvankam la respondo estas deviga nur al interpelacio, la Konsulo (sen. Riichi Karibe el Jokohamo) decidis respondi, publike kaj en skriba formo.

La uzon de nia flago efektive normigas "Lex Signorum", sed ĝi ne donas precizan regulon okaze de malrespekto; tial validus la Svisa Kodo, kiu estas aparte severa: se sviso kondutus kiel tiu nederlandano, li riskus eĉ enprizonigon, depende de la cirkonstancoj.

La malrespekto al flago (de ajna subjekto de internacia juro, do ne nur tiu de la Helvetia Konfederacio) povas kuni al alia(j) delikto(j), kiu(j) pligravigas ĝin: se ekzemple oni deŝiras flagon el la fasado aŭ balkono de palaco, tio estas ankaŭ damaĝo al privata proprieto; se tiu ago okazas kontraŭ ambasadorejo, tio estas plia delikto, kontraŭ fremda teritorio.

Estas rimarkinde ke la esperanta flago estis adoptita de la esperantistaro la 9an de aŭgusto 1905 fare de la kongreso en Bulonjo-ĉe-maro, sed ĝi estis jure registrita (kiel oficiala flago de la Esperanta Civito) unua- kaj unufoje (primum et semel) nur la 2an de junio 2001, okaze de la promulgado de la Konstitucia Ĉarto. Diversaj establoj uzas alian flagon, ĉu alterne (la "melono" por UEA) ĉu entute (la ruĝa flago kun verda stelo por SAT, aŭ la verda stelo kun blanka kruco por IKUE), sen statuta mencio. Do jure la tradicia esperanta flago (en eŭropa, do nek en svisa nek en usona formato) apartenas al la Esperanta Civito: konsekvence, kiu insultas la esperantan flagon, tiu insultas precipe la Esperantan Civiton.

De facto
Estas supozinde, ke neniu Esperantiano malrespektas flagon, ĉu alies ĉu esperantan, simple ĉar misedukiteco ne karakterizas la novan Esperantion. En politika manifestacio estas evitenda ĉia malrespekto al ajna flago.

Tamen la normoj de la svisaj kodoj povas malkongrui kun la transnaciaj kutimoj en la esperanta popolo, pro troa severeco, ekzemple. Jam en aliaj kazoj la svisaj kodoj ne kongruas kun nia normaro: ekzemple la militrifuzo tute ne estas delikto por la Esperanta Civito, male al la svisa leĝo; tiucele la Civita Senato aprobis propran leĝon, "Lex Pacificatoria", la 13an de aprilo 2017.

Konkludo
Konsekvence estus oportune enkonduki komplementan modifon en la leĝon pri la simboloj ("Lex signorum"), kiu specifigu la signifon de malrespekto al la flago(j). Tion faru tamen ne la ekzekutiva, sed la leĝodona povo, do ĝi rezultu el iniciato en la Senato, ne en la Kapitulo: simpla (vic)konsula dekreto ne sufiĉus. Des pli oportune, se estus komuna iniciato de la majoritato (Verda, laika) kaj de la opozicio (Blanka, konfesiema).

[HeKo 755 2-C, 18 feb 21]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0507 s s 
  Total: 0.0643 s s