Esperanta Civito

Blanke inspirinto de Buller: aŭ inverse?


En nordeŭropa skandalisma retgazeto (kiu tamen neniam kritikas la alon de UEA favoran al burokratismo) ĵus aperis ĉi tiu duona konfeso de Osmo Buller, la tiama direktoro de la Universala: "En la maja numero de 2001 de "Esperanto" [oficiala organo de UEA] aperis funda analizo de Detlev Blanke pri la [Esperanta] Civito, kun la fina konkludo: 'Kion ni bezonas, estas io tute alia ol bombastaĵoj ridindaj kaj ridindigaj.' La artikolo estis trafe ilustrita per kavalkado de pajacoj fare de Francisco Veuthey. La reeĥon al la teksto de Blanke mi komentis en la julia-aŭgusta rubriko 'Malferme' sub la titolo 'Voĉo de Esperanto'. Mi skribis, ke ne UEA mem sed la ekstera mondo vidas UEA kiel la ĉefan reprezentanton de la esperantistaro."

Komentarias c-ano Bertil Nilsson: "Jes, mi memoras tiun artikolon de d-ro Blanke. Mia unua penso estis: bonege, fine iu kun scienca menso diros ion seriozan pri tiu stranga Civito-afero! Sed kia surprizo! Eĉ ne unu serioza, scienca aŭ racia argumento por aŭ kontraŭ. Tion mi analizis en posta numero de la sama revuo. Evidente multaj ankaŭ nun ne aprobas la historion kaj la etoson kaj ambiciojn de 1905, ke ĉiu rajtas uzi esperanton laŭ sia maniero. Kaj ankaŭ ne la sintenon, kiun havis Zamenhof al novekreitaj aferoj."

Komentarias c-ano Carlo Minnaja: "Pasis dudek jaroj; ripeti la samajn mokojn de la bedaŭrata Blanke, cetere sampartiano de Buller kaj vidanta per liaj samaj unurigardaj okuloj, signifas ne esti kompreninta kiel la mondo kaj sekve la deekstera alrigardo al esperanto ŝanĝiĝis; mokoj, kavalkadoj, pajacoj, klopodoj ridindigi ne helpas pozitive al kulturo, sed simple montras mankon de seriozaj argumentoj; tial mi NENIAM mokis aŭ ofendis iun (eble aliaj faras, sed mi responsas nur pri miaj diroj kaj agoj). Neniu kontestas, ke UEA aspektas al certa mondo kiel la ĉefa reprezentanto de la esperantistaro; la eraro estas pretendi, ke ĝi estas la nura. Ekzemple, ĝuste por sin garantii kontraŭ la ekskluziva monopolo de UEA, UNESCO petis la Esperantan PEN-klubon (aliĝintan al la Pakto por la Esperanta Civito) revizii la jubilean libron pri la 70-jariĝo. Cetere la UEA-direktoro (mi ne scias, ĉu ankaŭ vi) laboris en oficeja ĉambro donacita de mia familio kaj la unua premio por eseoj estis financita de mia familio, mi estas DM de UEA, financas UEA-n per kongresumado kun familio; tio montras larĝan aprezon al UEA (kion UEA malrekompencas rifuzante peri miajn librojn kaj aperigante hontindan atakon al mi kaj aliaj kleruloj en sia organo), sed tio ne signifas, ke mi blindu antaŭ ĝiaj mankoj kaj rifuzu koni aŭ ne kapablu aprezi ankaŭ tion kion produktas aliaj medioj."

Komentarias sen. Anna Bartek, Blanka grupestrino en la Senato de la Esperanta Civito: "La antiraŭmisma artikolo de la (plenrajta) komunisto Detlev Blanke aperis pli frue en hungara periodaĵo; nun ni komprenas ke Osmo Buller (salajrita funkciulo de la komunista partio en Norda Finnlando) instigis por ĝia relanĉo, koincide kun la promulgado de la Konstitucia Ĉarto en Sabloneto, 2 junio 2001. Bedaurinde por la memdeklaritaj uranistoj (laŭ Nova PIV) direktoro kaj ilustristo, la ofta dumonata malfruo de la tiama UEA-organo igis seninflua, nur groteska, ilian manovron."

La redakcio memorigas ke dum la unuaj tri Senataj mandatoj ekzistis ruĝa grupo, kun klasbatalaj gesenatanoj marksisme inspiritaj. Evidente la Esperanta Civito estas kaj demokratia kaj inkludema, dum Blanke kaj Buller apartenis al politika tendenco nek demokratia nek inkludema.

[HeKo 756 3-A, 6 mar 21]

C-ino Perla Martinelli komentarias: Tre bona artikolo pri Blanke-Buller. Mi gratulas.

C-ano Dieter Rooke komentarias: La nuna estraro de IKEK estis en 2008 demokratie elektita de la membraro. La baloton partoprenis ankaŭ Detlev Blanke. 'Komunisto' Osmo Buller ne membris en IKEK.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0190 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0628 s s