Esperanta Civito

La Kapitulo informita pri agresoj fizika kaj parola


"[Jorge] Camacho [Cordon] min fizike agresis antaŭ tri jaroj en Madrido kaj la lezo kiun li faris al mia okulo estas permanenta, kvankam, bonŝance, malgrava, nur iom ĝena ĉe ĉiu palpebromovo" deklaris publike prof. d-ro Carlo Minnaja hodiaŭ. En 2018 la agresanto estis 52-jaraĝa kaj la agresato 78-jaraĝa.

Jam en 2017 C-ano Minnaja estis insultita triviale fare de Camacho dum nupta bankedo en provinco de Romo, kaj kelkajn monatojn pli frue la estraro de la Universala devis publike pardonpeti al sia dumviva membro kaj mecenato Carlo Minnaja pro aliaj insultoj de la hispano en la organo de UEA. La danĝere agresa konduto de Jorge Camacho Cordon, "persona non grata" ĉe la Esperanta Civito ekde junio 2017, verŝajne estos tagordero en la venonta kunsido de la Kapitulo, 17 marto 2021.

Ankaŭ la konduto de alia agresema insultemulo, Lee Miller el Usono, estos submetita al la Kapitulo fare de la vickonsulo pri internaj aferoj, kiu transdonos la peton de du paktintaj establoj deklari lin "persona non grata". Dum dudek tri jaroj nur tri individuoj ricevis tiun difinon: Lee Miller estus la kvara. La peto de la paktintoj kontraŭ Lee Miller estis liverita jam en 2019, sed la tiama Konsulo paŭzigis la proceduron, konsiderante ke ties kompetentoj pri signolingvo povus utili al la esperanta popolo. Cetere, la decidon pri Camacho en 2017 la Kapitulo prenis sub la prezido de c-ino Chamberline Nguefack Zedong.

[HeKo 756 6-C, 8 mar 21]

C-ano Carlo Minnaja komentarias: Mi petas absolute tuj forigi la dikliteran sciigon pri la agreso de Kamacho al mi. Ni (aŭ almenaŭ mi) tute ne bezonas startigi polemikon kiu riskus treniĝi tre malagrable. Mi ne lin denuncis oficiale, mi menciis la aferon nur hodiaŭ en "Libera Folio", sed sufiĉe.

La redakcio modifis la titolon kaj esprimas al prof. d-ro Minnaja sian plenan solidarecon.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0461 s s 
  Total: 0.0606 s s