Esperanta Civito

"Literatura Foiro" 310: pli kaj pli bunta mozaiko


La aprila numero (310) de "Literatura Foiro" jam survojas al la abonantaro: la 64-paĝa dumonata revuo proponas ekde ĉi tiu jaro novajn rubrikojn, kun specifa atento pri la literaturoj en minoraj lingvoj kaj pri novaj ĝenroj, kiel komikso, kartuno, porinfana literaturo. Rezultas pli kaj pli bunta mozaiko, kun ekvilibro inter tradukoj kaj originaloj, beletro kaj lingvistiko; kaj super ĉio elanas la spirito de Danto, kaj de aliaj gravaj jubileoj.

La numero ekas per Josif Brodskij, tradukita de Mikaelo Bronŝtejn, kiu ankaŭ raportas pri unika renkonto inter la rusa poeto kaj esperantistoj. Sekvas eseo de Giuliano Turone pri Danto kaj Hungario, kiun kompletigas tradukologia studo de Giorgio Silfer: "La ABK de poezio en 1921: Alighieri, Babits, Kalocsay", enfokusiganta triangulon aparte gravan por kompreni nian literaturon. Traduka poezio gastas ankaŭ danke al Paulo S. Viana (la brazila Manuel Bandeira), al Nicolino Rossi (la itala Sandro Penna) kaj al artikolo de Renee Triolle pri plurlingva antologio el Afriko.

Prozo retenas ĉe la Mediteraneo, per omaĝo de Carlo Minnaja al Leonardo Sciascia, per la unua ĉapitro de romano verkita de Carmel Mallia, per specimeno el "Tisto kun verdaj poleksoj" de Maurice Druon, fare de la traduke pli kaj pli aktiva Marie-France Conde Rey. Ŝi ankaŭ recenzas la filmon "La Insulo de la Rozoj", dum la feminan historion esploras Anne Jausions, per studo pri la plej fama imperiestrino de Aŭstrio.

Lingvistiko kondukas nin al la Uraloj kaj al Kaŭkazo, per revolucia hipotezo pri la origino de la finn-ugraj lingvoj (fare de Paolo Agostini) kaj per prezento de Alessio Sacha Giordano pri "La ĉasisto" de Soproma Gudzedzian; de la sama ankaŭ recenzo pri antologio de la persa literaturo. Rimarkinda ankaŭ la medaliono de Davide Astori pri Giorgio Canuto. Al muziko dediĉas atenton Anneli kaj Kalle Vilbaste, per recenzo pri la disko "Kanti klasike"; recenzas ankaŭ Laure Patas d'Illiers kaj Carlo Minnaja, pri du lastaj verkoj de Julian Modest.

La revuon posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. Organo de Esperanta PEN-Centro. Ĉefredaktoro Perla Martinelli, teknika helpo de Gabor Deak kaj Andres Bickel. Abonebla ankaŭ tra nia redakcio.

([HeKo 756 8-B, 10 mar 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0174 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0623 s s