Esperanta Civito

Precizaj normoj por la parenca civitaniĝo

La definitive aprobita leĝo pri la familia juro okupiĝas ankaŭ pri onomastiko, sed unuavice ĝi pritraktas la proceduron por akiri la esperantan civitanecon danke al unuagrada parenceco.

Kiel kutime, la unua artikolo zorgas pri la terminoj. La art. 9 par. 4 de la Konstitucio jam preskribas, ke "La edz(in)o kaj la (ge)filo(j) de civitano rajtas je la civitaniĝo, eĉ se ili ne membras en paktinta establo". Sed nun la leĝo aldonas la koncernajn terminojn: "La supra rajto nomiĝas parenca civitaniĝo. Ĝi estas agnata, se bazita sur viro (edzo aŭ patro), aŭ kognata se bazita sur virino".

Jam en aŭgusto 2004 la Senato aprobis la interpretan principon, laŭ kiu la parenco devas efektive scipovi esperanton. Sed ĝis nun sufiĉis la skriba atesto de la garantianta parenco. La novaĵo venas el la art. 2, par. 2, laŭ kiu "La scipovo de esperanto estas atestenda per la posedo de LTSEC-diplomo A2". Tio signifas ke necesas diplomo, kaj ne kiu ajn diplomo: validas nur tiu akirebla tra KCE aŭ la de ĝi komisiitaj lingvotestistoj (ekzemple TIETo en Lomeo).

La tria artikolo modifas parte la koncernajn normojn en la Svisa Kodo, en la apliko interna al Esperantio. Nome, ekde nun "la parenca civitaniĝo estas petebla ankaŭ de la vidv(in)o, eĉ se okazis divorco aŭ separo, kaj de ĉiuj (ge)orfoj." Kun rimarkinda novaĵo rilate al la "patria potestas": "Se civitano estas la plej aĝa el siaj (ge)fratoj, kaj li pruvas ke la forpasinta patr(in)o scipovis esperanton, li akiras por siaj (ge)fratoj la rajton peti la parencan civitaniĝon." Tiu ĉi proceduro ne eblus laŭ la Svisa Kodo, kiu agnoskas nek majoraton nek senjoraton. La proceduro tamen utilas en multaj kazoj: ekzemple en Meksiko dek tri gefiloj de mortinta esperantisto estas ĉiuj esperantlingvaj. Nur du abonas al LF kaj HdE, nome de la familio, neniu membras en MEF aŭ alia esperanto-asocio. Per la transdono de la "patra potenco" al la plej aĝa fil(in)o, ĉiuj rajtas peti la civitanecon.

La kvara kaj lasta artikolo en ĉi tiu ĉapitro difinas la aĝlimon: "La civitaneco estas petebla nur se la koncernato atingis la deksesan aĝjaron." La Konstitucio ne fiksas aĝlimon tiurilate; la Svisa Kodo preskribas dek ok jarojn por la civitaniĝo. Tamen en alia normo la Svisa Kodo fiksas je dek ses jaroj la aĝon, kiam la homo rajtas ŝanĝi religion sen la konsento de la gepatroj. Tiu ĉi aĝlimo inspiris la koncernan normon en Esperantio.

Resume, la parenca civitaniĝo estas nun pli facila, kvankam la posedo de LTSEC-diplomo iom limigas ĝin. Estas rimarkinde ke pli kaj pli en la mondo necesas posedi lingvodiplomon, se temas pri enmigrinto deziranta akiri la ŝtatanecon en la gastiganta lando.

[HeKo 364 1-C, 1 aŭg 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0378 s s 
  Total: 0.0521 s s