Art. 0: Lingva klaŭzo
- Reglamento estas aplika akto de direktivo. En tiu ĉi kazo temas pri la artikoloj koncernaj direktivon Mühlemann, pri la LingvaTesto Sistemo de la Esperanta Civito (LTSEC).
- Ĉiuj nomoj kaj proponoj koncernaj oficon estas komprenendaj sen difinita genro.
- La difino de vorto donita en ĉi tiu reglamento superas la eventuale nekongruan signifon en aliaj leksikografiaj referencoj.
- Se ne ĉeestas alia indiko, la mencio pri artikolo aŭ paragrafo implicas ke temas pri ĉi tiu reglamento.
Ĉapitro 1: Pri la testa komisiono
Art. 1: Difino
- La testa komisiono garantias la funkciadon kaj la disvolviĝon de testoj kongrue kun la normoj priskribitaj en ĉi tiu reglamento.
- La testa komisiono estas elektata far la Komitato de Kultura Centro Esperantista (KCE).
- La testa komisiono konsistas el minimume tri testistoj, ĉiuj havantaj C-gradan nivelon laŭ LTSEC.
- Dum la daŭro de sia mandato testisto ne rajtas testiĝi laŭ LTSEC.
- La testa komisiono organizas sian laboron laŭ dujara laborplano, kies progreso kaj rezultoj estas liverendaj al la Komitato de KCE laŭ sesmonata kadenco.
- La komisionaneco renoviĝas aŭtomate ĉiun duan jaron, krom kaze de rezigno de testisto aŭ eksigo fare de KCE.
- Ne estas maksimuma nombro da testistoj, sed la testan komisionon ĉe unuopaj ekzamenoj reprezentas nur du testistoj, laŭ la art. 4.5.
Art. 2: Enpostenigo
- Testistoj ekoficas tuj post la oficiala nomumo de KCE.
- Membro de la testa komisiono ne povas samtempe ani en la organiza komisiono.
- Se komisionano de la organiza komisiono estas nomumita al la testa komisiono, li devas tuj deklari al la Komitato de KCE kopie al la komisionestroj sian rezignon favore al la testa komisiono.
Art. 3: Strukturo
- La testan komisionon konsistigas testistoj, el kiuj KCE nomumas komisionestron.
- Komisionestro raportas pri la komisiona laborplano kaj agadoj laŭ la art. 1.6.
- Komisionestro ne rajtas eksigi aŭ koopti testistojn, sed povas rilati al la Komitato de KCE pri ĉio koncerna eksigon, rezignon aŭ kooptadon.
- Komisionestro nomumas la testistajn parojn por la unuopaj testoj, inkluzive sin mem, laŭ la par. 5 kaj 6 de la art. 4.
- Komisionestro rajtas rezigni pri sia estreco ne perdante sian komisionanecon, nur se li komunikos sian intencon al la Komitato de KCE unu monaton antaŭ la sesmonata raporto, por ke la Komitato trovu anstataŭanton. Se komisionestro komunikos sian rezignon tro malfrue, li aŭtomate perdos ankaŭ la komisionanecon, krom kontraŭa decido de la Komitato depende de la kazo.
- Testistoj rajtas rezigni pri sia komisionaneco komunikante tion al la komisionestro, sed la rezigno validos nur post skriba komuniko de la Komitato de KCE.
- La komisionestro de la testa komisiono estas komisiita de la Esperanta Civito reprezenti KCE ĉe la eventoj de ALTE.
Art. 4: Taskoj
- La testa komisiono testas kandidatojn laŭ la ses niveloj de LTSEC.
- Ĉiu testisto rajtas testi laŭ la niveloj de A1 ĝis C1.
- Nur komisionano kun C2-diplomo rajtas testi laŭ la nivelo C2.
- La komisiono por la niveloj de A1 ĝis C1 konsistas el du testistoj.
- La testista paro por la nivelo C2 konsistas el du testistoj ambaŭ havantaj C2-diplomon plus eventuala ekstera fakulo ne nepre havanta diplomon laŭ LTSEC.
- Pri la poentumado atribuenda al la parola segmento de la testo responsas kaj decidas nur la testistoj, ne la ekstera fakulo.
Art. 5: Deontologio
- La komisiono testas kandidatojn laŭ profesia deontologio karakterizita de respekto, honesteco kaj inkluziveco.
- Dum la testoj, testistoj parolu kiel eble plej malmulte, nur por enkonduki la taskojn kaj asisti la kandidaton dum la parola segmento.
- Testistoj ne prijuĝu la respondojn de kandidato pri specifaj temoj, nur konstatu.
- Nenial testistoj helpu aŭ malhelpu kandidaton.
- Nenial testistoj interrompu kandidaton por korekti, ampleksigi aŭ kontraŭi lian parolon, ĉu gramatike, ĉu enhave.
- Testisto ne komunikas nek ŝajnigas ĉu respondo al demando estas ĝusta aŭ malĝusta.
- Testisto rajtas insisti pri gramatika demando aŭ socikultura temo por certiĝi ĉu temas pri efektiva manko de kono.
- Testisto ne rajtas testi kandidaton el sia familio.
- La testa komisiono ricevas unu semajnon antaŭ la testo la konfidencajn dokumentojn preparitajn de la organiza komisiono.
- La testa komisiono ne responsas pri la enhavo kaj strukturo de la testoj.
- La testa komisiono ricevas de la Komitato de KCE, laŭ sesmonata kadenco, la ĝisdatajn normojn prilaboritajn de la organiza komisiono koncernajn la disvolviĝon de la testosesioj, la kondutkodon de la testistoj kaj la aranĝon de la testejo.
- La testa komisiono korektas la testojn kaj komunikas, ene de dek kvin laboraj tagoj post la fino de la testosesio, la rezultojn al la organiza komisiono.
Ĉapitro 2: Pri la organiza komisiono
Art. 6: Difino
- La organiza komisiono garantias la organizadon de la testoj kaj normigas ties disvolviĝon kongrue kun la normoj priskribitaj en ĉi tiu reglamento.
- La organiza komisiono estas elektata far la Komitato de KCE.
- Rajtas esti organizaj komisionanoj (ekde nun: komisionanoj) ĉiuj plenkreskaj civitanoj.
- La organiza komisiono konsistas el tri maksimume kvin membroj kun C2-diplomo laŭ LTSEC.
- La organiza komisiono organizas sian laboron laŭ dujara laborplano, kies progreso kaj rezultoj estas liverendaj al la Komitato de KCE laŭ sesmonata kadenco.
- La komisionaneco renoviĝas aŭtomate ĉiun duan jaron, krom kaze de rezigno de komisionano aŭ eksigo fare de KCE.
Art. 7: Enpostenigo
- Komisionanoj ekoficas tuj post la oficiala nomumo de KCE.
- Komisionano de la organiza komisiono ne povas samtempe ani en la testa komisiono.
- Se membro de la testa komisiono estas nomumita al la organiza komisiono, li devas tuj deklari al la Komitato de KCE kopie al la komisionestroj sian rezignon favore al la organiza komisiono.
Art. 8: Strukturo
- La organizan komisionon konsistigas komisionanoj, el kiuj KCE nomumas komisionestron.
- Komisionestro raportas pri la komisiona laborplano kaj agadoj laŭ la art. 6.5.
- Komisionestro ne rajtas eksigi aŭ koopti komisionanojn, sed povas rilati al la Komitato de KCE pri ĉio koncerna eksigon, rezignon aŭ kooptadon de komisionanoj.
- Komisionestro kunordigas la laboron de la komisionanoj.
- Komisionestro rajtas rezigni pri sia estreco ne perdante sian komisionanecon, nur se li komunikos sian intencon al la Komitato de KCE unu monaton antaŭ la sesmonata raporto, por ke la Komitato trovu anstataŭanton. Se la komisionestro komunikos sian rezignon tro malfrue, li aŭtomate perdos ankaŭ la komisionanecon, krom kontraŭa decido de la Komitato depende de la kazo.
- Komisionanoj rajtas rezigni pri sia komisionaneco komunikante tion al la komisionestro, sed la rezigno validos nur post skriba komuniko de la Komitato de KCE.
Art. 9: Taskoj
- La organiza komisiono kompilas jaran kalendaron de la testoj kongrue kun la disponeblo de la establoj gastigi testosesion.
- La organiza komisiono renovigas, ĝisdatigas kaj evoluigas la enhavon de la lingvotestoj.
- La organiza komisiono normigas la disvolviĝon de la testosesioj, preskribas la kondutkodon de la testistoj kaj la aranĝon de la testosidejo, kies normoj kaj ĝisdatigoj estas liverendaj al la Komitato de KCE por formala aprobo dum la sesmonata raporto, laŭ la art. 6.5.
- La organiza komisiono estas komisiita de la Komitato de KCE konsideri kaj taksi eventualajn petojn de novaj establoj fariĝi oficialaj testocentroj laŭ LTSEC.
La komisionestro de la organiza komisiono estas komisiita de la Esperanta Civito reprezenti KCE ĉe la kongresoj de ALTE.
Ĉapitro 3: Memtaksado
Art. 10: Difino
- Kandidato ne certa pri sia lingvonivelo rajtas ricevi senpagan memtaksilon.
- Memtaksado ne garantias trapason de la testo laŭ la nivelo sin atribuinta.
- La memtaksado neniel ekvivalentas nek anstataŭas oficialan diplomon sigelitan de la testista paro.
Ĉapitro 4: Informado
Art. 11: Kalendaro
- La organiza komisiono, antaŭ la fino de ĉiu jaro, prezentas la jaran kalendaron de la testaj sesioj al la Komitato de KCE.
- Aprobinte la kalendaron, la Komitato de KCE tuj komunikas ĝin al la testa komisiono kaj al la Vickonsulo pri Informado.
- La Komitato de KCE kaj la Vickonsulo pri Informado kunlaboras pri la disvastigo de la kalendaro.
- La Komitato de KCE komunikas al la organiza komisiono eventualajn ŝanĝojn en la kalendaro, tiam rearanĝenda kaj reaprobota de KCE.
- La kalendaro indikas kaj datojn kaj lokojn kie okazos la testoj.
Art. 12: Kanaloj
- La Vickonsulo pri Informado kunlabore kun la fakrondo pri Informado preparas informkapanjon pri la jara testokalendaron de LTSEC.
- La Vickonsulo pri Informado responsas pri la aperigo de la kalendaro.
- KCE aktiviĝas por provizi al si retan servon por efike mastrumi la kandidatiĝojn laŭ LTSEC.
Ĉapitro 5: Testoj
Art. 13: Niveloj
- La testoj de LTSEC konsistas el ses niveloj kongrue kun la Komuna Eŭropa Framo de Referenco pri lingvoj (KEFR):
- A1 (enira): baza kapablo komuniki kaj interŝanĝi simplajn informojn. Ekzemple: oni kapablas fari simplajn demandojn pri menuo kaj kompreni respondojn.
- A2 (fundamenta): kapablo trakti simplan kaj rektan informon, kaj esprimi sin en konata kunteksto. Ekzemple: oni kapablas partopreni en ordinara konversacio pri simplaj, antaŭvideblaj temoj.
- B1 (intera): kapablo sin esprimi laŭ limigita maniero en ordinaraj situacioj kaj trakti nekutiman informon ne detale. Ekzemple: oni kapablas malfermi konton en banko.
- B2 (kapableca): kapablo atingi la plejmulton el siaj celoj kaj esprimi sin pri tuta temogamo. Ekzemple: oni kapablas gvidi vizitantojn kaj detale priskribi lokojn.
- C1 (bakalaŭra): kapablo komuniki emfazante la gravan laŭ koncerneco kaj sentemo, kaj kapablo trakti nekutimajn temojn. Ekzemple: oni kapablas respondi sen hezito al neamika demando, oni kapablas preni kaj teni la parolvicon.
- C2 (majstra): kapablo trakti materialon universitatan aŭ intelekte engaĝan, kaj uzi la lingvon je nivelo kiu povas, kelkrilate, superi tiun de averaĝa denaska parolanto. Ekzemple: oni kapablas tralegi fakajn tekstojn por eltiri kernajn informojn kaj kapti la esencon, donante profundajn personajn opiniojn.
- Krom la pure lingvan, la testoj de LTSEC enhavos parton ankaŭ socikulturan. Kongrue kun la sugestoj kaj celoj de ALTE, la lingvotestoj de KCE dediĉos laŭ ĉiuj niveloj parton kuplitan al “kono pri socio” (Knowledge of Society – KoS). Ĉiuj niveloj inkluzivas la konon postulatan de la antaŭaj:
- A1: kio estas esperanto, ĝia kreinto, simbolaro, jaro de Unua Libro.
- A2: jaro de Fundamento de Esperanto, kono pri la Deklaracio pri la esenco de Esperantismo, jaro de la unua kongreso, himno.
- B1: diferenco inter finvenkismo kaj raŭmismo, la du epistoloj de Odeso, ĉefaj E-organizoj.
Referenca teksto: Ludwig L. Zamenhof, Fundamento de Esperanto, specife la ĉapitro Ekzercaro. - B2: Esperanta Civito kaj aliaj esperantlingvaj NRO, konciza historio de la esperantlingva komunumo.
Referenca teksto: William Auld, Paŝoj al plena posedo, literatura krestomatio en esperanto. - C1: konciza kultura historio de la esperantlingva komunumo.
Referenca teksto: Carlo Minnaja, Giorgio Silfer, Historio de la esperanta literaturo; - C2: detala kono pri la esperanta literaturo.
Referencaj tekstoj: Carlo Minnaja, Giorgio Silfer, Historio de la esperanta literaturo, Giorgio Silfer, Enkonduko al literatura kritiko; unu nacia beletra antologio en esperanto elektota de la kandidato. - Eblas testiĝi laŭ kiu ajn nivelo ne havante jam diplomon.
- La diplomoj laŭ LTSEC ne havas limdaton kaj validas dumvive.
Art. 14: Proceduro
- Testoj laŭ LTSEC okazas nur fizike, nenial virtuale.
- Kandidatoj rajtas aliĝi al la koncerna testo maksimume ĝis unu monato antaŭ la testo.
- La kandidatoj ricevos konfirmon pri la aliĝo tuj post la pago de la koncerna kotizo. La daton de aliĝo atestos la dato de la pago.
- Ne eblas repago kaze de rezigno pri la testado, sed la kandidatoj rajtas partopreni postan sesion okazontan ene de unu jaro ekde la aliĝo, kaj nur se la komuniko pri rezigno okazis maksimume du semajnojn antaŭ la programita testo.
- Ĉiu establo devas garantii dum siaj aranĝoj testosidejon taŭgan laŭ la subaj kriterioj:
- murhorloĝo;
- laŭtparoliloj;
- nigratabulo aŭ projekciilo;
- almenaŭ unu-metra distanco inter la kandidatoj;
- skribotabloj;
- seĝoj;
- skribiloj;
- folioj.
- Antaŭ la testo, la testista paro kontrolas la identecon de la kandidato per legitimilo aŭ ekvivalenta dokumento.
- Antaŭ la testo, ĉiuj elektronikaj aparatoj (telefonoj, saĝhorloĝoj, aŭskultiloj k.s.) de la kandidato estos garditaj en koverto sur la komisiona tablo, malŝaltitaj aŭ silentigitaj en fluga modo.
- La testista paro submetas al la kandidato la regularon pri privateco, kiun la kandidato devas subskribi antaŭ la komenco de la testo.
- La regularo pri privateco devas respekti la normojn de la lando en kiu la testo okazas.
- La komenco kaj la fino de la diversaj testosegmentoj estos indikitaj sur nigratabulo aŭ per projekciilo, videblaj de ĉiuj.
- La skriba segmento okazu sub konstanta kontrolado por garantii la regulan disvolviĝon de la taskoj.
- La poentaro de la parola segmento estas identigebla al specifa kandidato. La testista paro atribuas poentaron al la parola segmento (parola kaj aŭskulta partoj), komunikotan al la komisionestro.
- La poentaro de la skriba segmento ne estas identigebla al specifa kandidato. La komisiona paro kolektas la dokumentojn de la skriba segmento kaj anonimigas la kandidaton per numero, komunikota al la komisiestro. La korektontoj atribuas poentaron al la skriba segmento (skriba kaj lega partoj) ne sciante kiu aŭtoris ĝin, komunikotan al la komisionestro.
- La testa komisionestro identigas la testojn per la koncerna numero, kalkulas la poentojn de la parola kaj skriba segmentoj, kaj raportas la rezultojn al la Komitato de KCE, kiu preparos la diplomojn kaj kontaktos la kandidatojn por informi pri sukceso aŭ malsukceso.
- La testa komisiono nenial diskonigu informojn pri la kandidato.
- La komunikoj de KCE atingas unuope la kandidatojn. Kandidatoj ne rajtas scii pri la rezultoj de alia kandidato.
- La rezultoj de la testoj estos konservitaj ĉe KCE dum cent okdek tagoj, kaj poste eliminitaj.
Ĉapitro 5: Diplomo
Art. 15: Sukceso
1. Sukcesi en la testo signifas trapasi ĉiujn kvar segmentojn. En tiu okazo, oni akiras la celatan diplomon.
Art. 16: Duonsukceso
1. Duonsukcesi en la testo signifas trapasi nur tri segmentojn. En tiu okazo, oni akiras diplomon de la tuj antaŭa nivelo.
Art. 17: Malsukceso
1. Malsukcesi en la testo signifas trapasi ne pli ol du segmentojn. En tiu okazo, oni akiras neniun diplomon.
Art. 18: Pago de la diplomo
1. Testitoj duonsukcesintaj aŭ malsukcesintaj pagas laŭ la nivelo por kiuj ili testiĝis, eĉ manke de fina diplomo aŭ kun diplomo atestanta pli malaltan nivelon.
2. En kazo de duonsukceso, la testito ne rajtas peti repagon laŭ la tarifo de la reale akirita diplomo.
Ĉapitro 6: Financoj kaj interpretoj
Art. 19: Financa klaŭzo
- Ĉiu kotizo pro testo estas submetita al la Mutuala Rabata Sistemo (direktivo Hiltbrand).
- La enspezoj pro la dismoj estas administrataj ĉe la Civita Banko.
- Eventualaj kostoj pro la aktivigo de ĉi tiu reglamento estas kovrendaj per la sama konto ĉe la Civita Banko.
Art. 20: Amendoj kaj interpretoj
- La Forumo aprobas la reglamenton per la plejmulto de du trionoj de la ĉeestantoj, kaj per la sama kvalifikita plejmulto modifas ĝin.
- Okaze de grava procedura problemo, la Forumo petas de la Kortumo aŭtentan interpreton pri reglamenta detalo.
(Reglamento aprobita fare de la Forumo de la Esperanta Civito, en Pavio, la 29an de decembro 2025)