La Ondo intervjuis niajn parlamentanojn

HeKo 360 5-A, 5 jun 08

Tri (eks)parlamentanoj de la Esperanta Civito (bedaŭrinde neniu virino) estis demanditaj fare de la revuo “La Ondo de Esperanto” pri la rolo kaj signifo de la jubileanta Universala Esperanto-Asocio. Jen sintezo de iliaj respondoj, donitaj kiel privatuloj (neniu sciis ke ankaŭ la aliaj estas intervjuataj samtempe).

Koffi Gbeglo, forumano:

Fina WALTIC-komuniko

HeKo 360 3-B, 3 jul 08

WALTIC, la literatura mondkongreso, finiĝis hieraŭ. Dum kvar tagoj sescent aŭtoroj kaj kleruloj, tradukistoj kaj aktivistoj, el sume naŭdek landoj, manifestis la valoron de vortoj. Pli ol 350 subskribis la WALTIC-rezolucion por akceli alfabetigon, gardi esprimliberon kaj defendi aŭtor-rajtojn.  Sveda Verkista Unio estas plananta novan kongreson en 2010.

Kun Mia Couto WALTIC soras

HeKo 360 1-B, 30 jun 08

“Neniu verkisto en la mondo eskapas elspuri sian identecon inter multoblaj identecoj. En ĉiu kontinento, ĉiu persono estas nacio elfarita de diversaj nacioj. Unu el tiuj nacioj vivas submerge kaj sekundare pro la universo de la skribo.

Somermeza renkonto en Stokholmo

HeKo 359 8-A, 29 jun 08

Eksterordinara renkonto de intelektuloj el la sveda Esperantio, okaze de la vizito de la Konsulo hieraŭ vespere en la Esperanto-Centro de Stokholmo. Ĉeestis interalie Jarl Hammarberg, Christer Kiselman, Bertil Nilsson, Leif Gunnar Nordenstorm, Marianne Ståhlberg, kaj gravaj svedaj aktivulinoj, kiaj Kajsa Hansen kaj Ulla Luin.

Zsófia Kóródy senvualigas la krizon de ILEI

HeKo 359 6-A, 24 jun 08

Kun bedaŭro mi [Zsófia Kóródy], ĝisnuna vicprezidanto, kaj sekciestro kaj komitatano de la plej granda Landa Sekcio de ILEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj, AGEI) devas informi vin pri la problemoj en Internacia Ligo de E-Instruistoj, kaj raporti pri tio, kion mi konstatis kiel estrarano (kaj ankaŭ kiel sekciestro kaj komitatano) en la lastaj tempoj.

Femina 14 pri perforto

HeKo 359 4-B, 23 jun 08

“Violeto ne volas violenton” estas la ĉeftemo sur la kovrilo, ankaŭ precipe violkolora, de la junia numero de “Femina”, ĉefredaktata de sen. Perla Martinelli, kaj organo de Feminisma Esperanta Movado, prezidata de sen. Marie-France Conde Rey, Vickonsulo de la Esperanta Civito.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.