Represo de HdE 4:2008
La abonantoj de “Heroldo de Esperanto” ricevos dufoje la numeron 4:2008, kun la plena kalendaro de la kongresa sezono 2008. La represita numero estos sendita ĉi-semajne kune kun la numero 5:2008.
La abonantoj de “Heroldo de Esperanto” ricevos dufoje la numeron 4:2008, kun la plena kalendaro de la kongresa sezono 2008. La represita numero estos sendita ĉi-semajne kune kun la numero 5:2008.
Publikaj institucioj, universitatoj, altlernejoj partoprenas per oficialaj delegacioj en la tria Internacia Konferenco de ALTE (Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo) hodiaŭ inaŭgurita en Kembriĝo: entute ili reprezentas tridek tri lingvojn.
C-ano Giorgio Silfer informas ke la paĝo kiu aperas sub lia nomo kaj kun lia foto en Ipernity estas apokrifa. Li neniam mendis paĝon en Ipernity, nek intencas tion fari: li eĉ malkonsilas tion al ĉiu esperantlingvano, konsiderante la malseriozecon de la retejo, kontraŭ kies responsuloj li sin rezervas la rajton fari denuncon.
Meksika Esperanto-Federacio kaj Kultura Centro Esperantista invitas al la unua Meksika Esperantologia Tago, kiu okazos ĉe la sidejo de MEF en Meksikurbo sabaton la 26an de aprilo 2008, laŭ la sekva horaro: 10h00-14h00, manĝopaŭzo ĉe la plej proksima restoracieto, 15h00-19h00.
PEN Internacia organizis poemtorĉajn etapojn tra la tuta mondo, paralele kaj koincide kun la stafetado de la olimpika torĉo. Dum tiuj etapoj, tra la reto kaj aliaj rimedoj estos disvastigata en multaj lingvoj la poemo “Junio” de la ĉina poeto en ekzilo Shi Tao.
La Estraro de Meksika Esperanto-Federacio ĝojas informi ke la LKK de la kongreso en Aguascalientes akceptis la pli frue rifuzitan proponon enprogramigi ankaŭ prelegon de sen. d-ino Perla Martinelli. La temo de tiu prelego estas “La infana raso” de William Auld, kies deklamado estis muntita per duobla kompakta disko en Meksiko pasintjare.
Konforme al la Mutuala Rabata Sistemo de Esperantio (direktivo Hiltbrand) kaj al ĝia apliko tra la edikto de Dualo, Kooperativo de Literatura Foiro anoncas la novajn tarifojn por la periodaĵoj kiujn ĝi eldonas kaj administras.
La numero 4:2008 de “Heroldo de Esperanto”, ĵus dissendita, ricevis laŭdon de Feminisma Esperanta Movado. Jen ilia interna komuniko al la membraro:
S-ro Martin Schäffer protestas pro la enhavo de HeKo 348 8-B, lanĉante akuzojn pri mensogo. Jen ili: