Akurate aperis la oka numero de “Heroldo de Esperanto” en 2007. Jen sintezo de la ĉefaj temoj.
Nia lingvo ĉe la Rotaria parlamento. La subteno de Esperantio al la mortpuna moratorio en la mondo. Amnestio Internacia pri lingva diskriminacio en Estonio. Esperanto en franca kaj itala televizioj.
En publika cirkulero al la Komitato de UEA, c-ano Koffi Gbeglo (togolanda forumano ĉe la Esperanta Civito kaj togolanda A-komitatano ĉe UEA) forte kritikas la elektosistemon de la Asocio. La kritiko originas el la kroata konflikto ĉirkaŭ f-ino Marija Beloŝeviĉ, oficiale rekomendita kandidato por la estraro. Jen la teksto de c-ano Gbeglo.
La Komitato de Kultura Centro Esperantista, kunsidinta hodiaŭ en la Esperanto-Domo en Svislando, plenumis la rotacion de oficoj meze de la nuna mandato. La vicprezidantino, sen. Perla Martinelli, transprenas la oficon de prezidanto el c-ano Daniel Muhlemann, kiu fariĝas sekretario. La nuna sekretario, sen. Rooke, transprenas la vicprezidantecon.
Fonduso Esperantista por Interhelpado kaj Mikro-kreditoj (FEIM) estas unu el la ĵus naskitaj organizoj kiuj markas la aktualecon en togolanda esperanto-medio.
La libro de Spomenka Ŝtimec “Hodler en Mostar” gajnis la internacian PEN-premion “La Verko de la Jaro” por 2006, rezervitan al prozo. “Hodler en Mostar” estis selektita de la membroj de la Esperanta PEN-Centro kune kun kvin aliaj titoloj: la laŭron atribuis la abonantaro de “Literatura Foiro”, per referendumo.
Esperanto-Federacio de Niĝerio (EFEN) estas la dua landa asocio de UEA kiu eniros la Pakton por la Esperanta Civito. Estas rimarkinde ke, jam antaŭ la niĝeria aliĝpeto, kvin UEA-komitatanoj (A kaj B) kaj unu prezidinto akiris la Esperantan civitanecon.
Tuj antaŭ la literaturista mondkongreso de PEN Internacia, dimanĉon la 1an de julio 2007 en Dakaro, Senegalio, okazos seminario pri la esperanto-literaturo, gvidata de c-ano prof. Giorgio Silfer. La partopreno en la seminario estas senpaga, sed necesas anonci sin ĉe s-ro Yacinthe Nicolas Badji, kiu estas la loka referenculo.
La Estraro de UEA 2007-2009 estas teorie elektota en Jokohamo sed praktike jam difinita pro la sovetieca metodo kiu karakterizas la demokration internan al la Asocio: vidu en HeKo 331 1-A. Kongrue al tiu metodo, la sola rimedo por influi la elektojn estas protestadi tra la ĝenerala opinio, ne pri la metodo mem, sed pri detalo.
Kultura Centro Esperantista anoncas la definitivan programon de la Somera Universitato pri Geopolitiko, en Ĉaŭdefono 20-23 aŭgusto 2007. Informoj kaj aliĝoj tra KCE aŭ nia redakcio.
Lundon la 20an matene: alvenoj. 14h30-16h00: Kio estas geopolitiko? // 16h30-18h00: Esencaj trajtoj de federismo