Pli ol 50% partoprenis en la elektoj
HeKo 318 3-C, 15 dec 06
En naŭ urboj estas okazanta la skrutinio por la Senato de la Esperanta Civito: Angulemo, Buĵumburo, Ĉaŭdefono, Karakaso, Lomeo, Milano, Razgrado, Roterdamo, Varsovio.
Laŭ la indikoj alfluantaj el la unuaj tri balotejoj finintaj la skrutinion, pli ol 54% de la voĉrajtaj enskribitoj partoprenis en la elektoj: por Esperantio (sed ne nur) temas pri alta procento.