Du muzikaj debutoj en Esperantio dum NAKSE
Du muzikaj debutoj karakterizis la hodiaŭan tagon ĉe la NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, okazanta en Rozoj. La unua koncernis poezion kaj kantojn el Kaŭkazio, precipe la osetan kaj la ĉerkesan, fare de kaŭkazologo, d-ro Alessio Giordano, kiu malkaŝis sekretan talenton deklame kaj melodie.