Honora UEA-membro plendas pri la slovaka UK
HeKo 601 4-A, 20 maj 16
D-ro György Nanovfszky, kiel honora prezidanto de landa asocio kaj honora membro de UEA, esprimis sian profundan bedaŭron pro la fakto, ke la informiloj okaze de UK en Nitro forte suferos pro la nuna slovaka naciismo, kun nenia mencio pri la grava rilato inter tiuj teritorioj kaj la hungara historio, specife la ĉeesto de hungarparolantoj.