La itala popolo ne ratifis la justicreformon
La itala popolo ne ratifis la justicreformon aprobitan de la parlamento, per referenduma rezulto de 53,7% (14,5 milionoj) kontraŭ 46,3% (12,5 milionoj): nur en la nord-orientaj regionoj (kie fortas la partio Norda Ligo) rezultis jesa plimulto; la nea plimulto plej sukcesis en la teritorioj kie plej fortas Kvinstela Movado, unuavice Napolo.