Progresoj en la reta informado kadre de la Pakto

HeKo 839 1-C, 23 jun 24

Preparate de Alessio Giordano laŭ origina projekto de societo Tramontána (posedata de Gábor Deák Jahn) en Budapeŝto, la 1an de julio 2024 ekfunkcios la nova retejo de la Esperanta Civito. Ĝi transprenos la tutan enhavon de la nuna, sed aldonos gravan servon, kiel la eblecon rekte mendi varojn produktitajn aŭ aliĝi al eventoj organizitaj de paktintaj establoj.

UEA de ruĝo al nigro esperinde sen blanko

HeKo 838 7-A, 19 jun 24

Unuflanke d-ro Renato Corsetti kasandras pri baldaŭa bankroto, aliflanke s-ro Martin Schaeffer kasistas pri granda bonfarto: “La financa jaro 2023 estis tre bona, danke al pluraj pozitivaj evoluoj. La spezokonto denove estis ne nur ekvilibra, sed ni sukcesis nutri la rezervojn por eventualaj pluvaj tagoj de la asocio. Pozitive evoluis la enspezoj pro rentoj.

Virtualaj esperanto-kongresoj en regreso

HeKo 838 6-A, 17 jun 24

“Malpli da homoj partoprenis en la lasta Retoso, kompare al la pasintaj. Eble ni ne sufiĉe varbis aŭ homoj lacas pri retkunsidoj.” Tiel amare konstatis Patricio Agustin Iglesias dum TEJO-kunsido. Laŭ li, la programo estis altkvalita. Kaj ĝi perdiĝis, ĉar “pro algoritmo tamen la videoj devas esti vivelsendataj, neregistritaj aŭ ĉe dua kanalo”.

Ora jubileo de la Esperanto-Klubo en Idensalmo

HeKo 838 1-A, 9 jun 24

Meze de septembro 2024 la Esperanto-Klubo de Idensalmo (Finnlando) festos la kvindekan datrevenon de sia fondo. La klubo havas aparte riĉan historion, ĉar en ĉi tiu urbeto de Alta Savonio situis la redaktejoj de “Literatura Foiro” kaj “Kontakto” dum la 1970aj, disvolviĝis SAT-kongreso en 1982, okazis pluraj landaj kaj semajnfinaj esperanto-aranĝoj.

Mediteranea krozado 2026, afrika konferenco 2025

HeKo 837 9-B, 7 jun 24

“Mondkongreso en ŝipo ne garantias sufiĉe la personan sekurecon de la verkistoj; la navigado malhelpas la forlason de la kongreso pro subita kialo; la plejmulto de la delegitoj estas pliaĝuloj, kiuj riskas perdiĝi en havenoj dum la etapoj; la mediteranea estas maro kie flosas kadavroj de rifuĝantoj.” Per tiaj konsideroj la estraro (kaj londona oficistaro) de PEN Internacia hod

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.