Novaj prezidanto kaj sekretario por KCE

HeKo 833 7-B, 30 mar 24

Stano Keable, aŭtenta londonano, kaj Lorena Bellotti, kiu pasigis en Londono grandan parton de sia vivo, estas la novaj prezidanto kaj vicprezidantino de Kultura Centro Esperantista, elektitaj hodiaŭ de la ordinara Asembleo. C-ano Keable estas denaskulo, same kiel siaj du fratoj. Ankaŭ la dua filo de sen. Bellotti havas la esperantan civitanecon.

Nia literaturo en du konferencoj de PEN Internacia

HeKo 833 5-B, 24 mar 24

La Esperanta PEN partoprenos en la internacia konferenco de la PEN-Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj, kiu disvolviĝos en Laponio komence de junio 2024. Niaj delegitoj, gec-anoj Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli, atingos Inari kaj restos en Finnlando ĝis la mezo de junio, vizitante gekonatojn en diversaj regionoj; la reveno al Svislando okazos per flugo el Stokholmo.

Novaj delegoj kaj sukcesoj en la Kapitulo

HeKo 833 4-C, 21 mar 24

En la hieraŭa kunsido de la Kapitulo la Vickonsulo anoncis la reprenon de la delego pri informado ekde aprilo 2024, kiam c-ano Alessio Giordano aktivos por LF-koop kun buralista kontrakto; li do ne plu estos Kapitulano. Samtempe aldoniĝos la responso pri la Kongresa Buroo al la delegoj atribuitaj al la vickonsulino pri internaj aferoj, sen. Manuela Blanco.

Domo ne vendita, aŭ ne vendebla?

HeKo 833 3-A, 20 mar 24

Pasis pli ol du jaroj post la decido, aprobita de la ĉefa statuta instanco, vendi la domon de la Universala en Roterdamo, sed neniu aĉetas ĝin. La nemoveblaĵo estas proponata kontraŭ 1.490.000 eŭroj, tamen destinita nur por kontoroj: por instali loĝejojn necesus uzoŝanĝo, aprobenda de la magistrato.

Du londonanoj por la Komitato de KCE

HeKo 832 7-B, 2 mar 24

Stano Keable, aŭtenta londonano, kaj Lorena Bellotti, kiu pasigis en Londono grandan parton de sia vivo, kandidatas al la Komitato de Kultura Centro Esperantista, elektota de la ordinara Asembleo fine de marto 2024. C-ano Keable estas denaskulo, same kiel siaj du fratoj. Ankaŭ la dua filo de sen. Bellotti havas la esperantan civitanecon.

La Kapitulo havis sian monatan kunsidon

HeKo 832 6-C, 29 feb 24

La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis hieraŭ telematike, sub la prezido de la Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer. Ĝi okupiĝis pri du gravaj datoj: la preparo de la Parlamenta sesio en majo 2024 kaj la preparoj de la elektoj al la Senato en decembro. Por ĉi-lastaj jam aktivas la Komitatoj Kunordigaj kaj Subtenaj (KoKuSo) de du kandidatlistoj, verda kaj blanka.

La Asembleo de AEI preparas multon gravan

HeKo 832 4-B, 24 feb 24

La Asembleo de Afrika Esperanto-Instituto (AEI) disvolviĝis 12 februaro 2024, en ĉeesto de ambaŭ kolektivaj membroj (AEI ne havas individuajn): Kultura Centro Esperantista, reprezentata de c-ano Giorgio Silfer kaj Societo Internacia de Paco Universala, reprezentata de c-anoj Janvier Ndericimpaye (posteulo de c-ano Abdoul Rahman Bukuru, nun loĝanta en Popola Ĉinio), Lucien Kagina kaj Frederiko N

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.