La Esperanta inter la plej asiduaj PEN-centroj

HeKo 825 8-B, 9 nov 23

Dum la Esperanta PEN bonfartas, dudek ses aliaj centroj dise tra la mondo estas eliminitaj de la asembleo de la delegitoj, okaze de la lasta (nur virtuala) mondkongreso de PEN Internacia. La malplej tuŝita kontinento estas Eŭropo, kun nur du ĉesigitaj centroj: la sardinia kaj la rusa.

La plej trafita estas la ĉina literaturo: ekde nun “dormas” la centroj ĉina (kiun siatempe prezidis esperantisto, Ba Jin), ĉina en ekzilo, hongkonga, ŝanhaja. Ĝenerale Azio fartas malbone: for ankaŭ la tatara, la centrazia, la mongola, la nordkorea (en ekzilo), la sudhinda, la pakistana, la taja; kaj en proksima oriento ĉesis la israela (dum aktivas la palestina), la egipta, la barejna.

La Esperanta Civito preparas direktivon pri sekureco

HeKo 825 7-C, 8 nov 23

Estos baldaŭ preta la propono de direktivo interalie kontraŭ seksa molestado en esperanto-kongresoj, preparata de komisiono el parlamentanoj de Feminisma Esperanta Movado, Esperanta Naturamikaro kaj Itala Interlingvistika Centro. Laŭ sia nomo (direktivo pri sekureco en publikaj esperanto-aranĝoj) ĝi trafas multe pli vastan kampon, inkluzivante fizikan aŭ parolan agreson, ŝtelon, vandalismon ktp.

Laŭ la principo de subsidueco, la normoj en la direktivo komplementos sed ne anstataŭos tiujn en la kodoj kaj leĝaro de la ŝtato kie okazas la aranĝo; esceptos la deliktoj specife normigitaj de la Esperanta Civito, kiel malrespekto al flago aŭ propagando por militrifuzo.

NAKSE, UEA kaj multo alia en Heroldo 2348

HeKo 825 6-B, 7 nov 23

La oktobra numero de “Heroldo de Esperanto” (2348) en 2023 dediĉas la unuan paĝon grandparte al la dua NaturAmika KulturSemajno en Esperanto (NAKSE), sukcese okazinta en Rozoj. La internaj paĝoj, male, donas ekvilibran atenton al iniciatoj en Eŭropo kaj Afriko.

Atento precipe pri la Universala en la kvara paĝo, kaj historie kaj aktuale. La analizo pri la verko de Humphrey Tonkin “Lingvo kaj popolo” pruvas ke ankoraŭ en 2006 oni insistis pri Asocio kie la Centra Oficejo pli gravas ol la estraro: en tiuj ideoj nestas la mito de la grandioza centmileŭra retejo, interalie; kaj tiujn ideojn aplikos Mark Fettes.

Afrikanoj bezonas trejnadon por profesia profilo

HeKo 825 5-B, 6 nov 23

Kiam afrikano lernas fremdan lingvon, li strebas gajni finance el tiu lernado. Se ekzemple li lernas la germanan, li povos serĉi laboron en Germanio. Se li lernas esperanton, li klopodu serĉi laboron en Esperantio.

Kion proponas la nova Esperantio? La Esperanta Civito bezonas: a) lingvoinstruistojn, b) redaktistojn, c) protokolistojn, d) arkivistojn, e) bibliotekistojn, f) katalogistojn, g) kongresorganizantojn, h) deĵorantojn en kulturcentroj.

Ĉu ekzistas afrikaj esperantistoj kapablaj gajni monon per unu el la supraj oficoj? Preskaŭ ne. La afrikanoj bezonas trejnadon por meriti respondecan postenon kun honorario, utilan por la esperanta popolo.

La Vickonsulo gastos en la klubo de la UEA-prezidanto

HeKo 825 4-B, 5 nov 23

La Vickonsulo de la Esperanta Civito gastos en la klubo kie membras la prezidanto de la Universala, en urbo Sankta-Luiso, Usono. D-ro Silfer estas invitita por prelegi pri la 54a jarkolekto de “Literatura Foiro”, kies kovriloj estas dediĉitaj al la temo: “La kontribuo de la kongresoj al la esperanta kulturo”.

Por la okazo estos jam preta la decembra numero (326) de la revuo, ĉefredaktata de d-ino Perla Martinelli, kun la asisto de d-ro Alessio Giordano. Bedaŭrinde la numero enhavos ankaŭ nekrologon pri sen. Marie-France Conde Rey, same kiel precize antaŭ dek jaroj aperis nekrologo pri la tiama ĉefredaktoro, sen. Ljubomir Trifonĉovski.

CDELI en magistra disertacio pri arkivoj

HeKo 825 3-A, 4 nov 23

“Raŭmismo estas la strategia esenceco de esperantismo kaj servas kiel motoro de la esperantistaj arĥivoj.” Al tia konkludo alvenis c-ano Ruben Fernandez, kies magistra disertacio en la kataluna pri arkivistiko ĵus ricevis “approbatur cum laude” ĉe la universitato de Barcelono. La konkludo signifas ke raŭmismo privilegias la ekziston de “komunumaj arkivoj”, kontraste al la plimulto de la esperantistaro, kiuj ne perceptas la historiografian dimension.

Forpasis Marie-France Conde Rey Pigeon

HeKo 825 1-C, 3 nov 23

Tre malĝoje mi anoncas la forpason de Marie-France la 2an de novembro 2023 posttagmeze.

Ŝi estis tre laca, sed Nathalia kaj Serge, ŝia gastiganta familio, faris la maksimumon por ŝi.

Estas grandega perdo por Charente Esperanto, la asocio kiun ŝi kreis en Angulemo, por la Esperanta Civito, por Esperanto kaj por ĉiuj kiuj aprezis ŝin. Ŝi trovos lokon en niaj koroj.

(Patrick Boursicot, forumano de Charente Esperanto).

Pluraj nomumoj en Civitaj instancoj kaj establoj

HeKo 824 9-C, 2 nov 23

Lastatempe okazis pluraj nomumoj ĉe instancoj de la Esperanta Civito kaj/aŭ establoj aliĝintaj al la Pakto.

Por la Parlamento: Itala Interlingvistika Centro nomumis c-inon Cristina Stefani kiel duan delegiton, apud c-ano Alessio Giordano; Esperanta Naturamikaro nomumis c-anon Antonio Justicia kiel duan delegiton, apud c-ano Antonio Vazquez.

La Kapitulo ratifis la kooptadon de sen. Giorgio Silfer al la fonduma konsilio de Pro Esperanto (la Civita “banko”), kiel vicprezidanto kun individua subskribrajto. La konsilio mem nomumis c-anon Antonio Justicia ekstera eksperto pri domflegado.

Kio okazas pri esperanto-libroj en Svedio?

HeKo 824 8-A, 31 okt 23

En dato 20 oktobro 2023 Lennart Svensson atestis klopodon de bibliocido en Svedio, ĉe Esperanto-Garden, kies responsulo li estas. La ateston de c-ano Svensson parte kontestas kaj parte konfirmas s-ro Sten Svenonius el Malmo.

Li konfirmas la bruligon de la “sanga kaj kontraŭkatolika rakonto” de Alfred Nobel (dulingva sveda-esperanta, kun plurmiliona potenciala legontaro): “Nemesis estas la publikaĵo de la eldonisto [Eldona Societo Esperanto]. Bedaŭrinde, multe tro da ekzempleroj estis presitaj kaj ĝi apenaŭ vendiĝas. Stoki librojn, kiuj plej verŝajne estos forĵetitaj, kostas monon. Esperanto-amantoj ŝatas revi pri bela venko, sed foje oni devas fari enuigajn decidojn. La afero estas ankoraŭ diskutata.”

Ne konfuzi pogromon kun militaj atakoj

HeKo 824 7-E, 30 okt 23

La 7an de oktobro 2023, en la sudo de Israelo mem, hebreoj spertis pogromon de vasta dimensio, kies viktimoj estis ankaŭ iliaj eksterlandaj gastoj. Tiu pogromo estas nek komparebla nek asimilebla, etike kaj jure, al la samtaga raketado de Hamas kontraŭ Israelo kaj al la posta ofensivo de la israela armeo en Gazao: ĉi-lastaj ambaŭ estas atestindaj kiel milita ago, kaj ambaŭ kondamnindaj de pacifistoj. Kiel diris Gandhi, laŭ la metodo “okulon pro okulo” ambaŭ duelantoj iĝos blindaj.

Sed pogromo restas io aparta, kaj vekas indignon la fakto ke mankas klara kondamno de la internacia komunumo pri tiu Hamas-pogromo. Des pli ke kontraŭjuda persekuto stimulas al pliaj, kiel preskaŭ okazis hieraŭ en Dagestano.

Afrikanoj trejnotaj pri redaktado en Bujumburo

HeKo 824 6-B, 29 okt 23

Afrika Esperanto-Instituto organizas staĝon pri redaktado de dokumentoj kaj artikoloj, dum februaro 2024. La staĝo okupos du sinsekvajn semajnfinojn kaj disvolviĝos en la Tanganika Esperanto-Domo en Bujumburo, kun la ebleco tie tranokti kaj manĝi en apuda restoracio.

Dum la staĝo, gvidata de prof. Giorgio Silfer, oni lernos kiel redakti protokolon, cirkuleron, raporton, intervjuon kaj tiel plu. Kvankam oni uzos nur esperanton, la trejnado utilos ankaŭ por la propra denaska lingvo, en profesia kunteksto.

Simile al antaŭaj staĝoj kaj en la sulko de la tradicio de Afrikaj Esperantologiaj Semajnoj, per sia paktinta establo la Esperanta Civito portas al Afriko formadon por konkreta kaj utila aktiveco en Esperantio kaj ne nur.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.