Grava kunsido de la Komitato de KCE

HeKo 827 6-B, 4 dec 23

La Komitato de Kultura Centro Esperantista kunvenos en la Esperanto-Domo de Svislando 9 decembro 2023. Partoprenos ankaŭ la gekomitatanoj rezidantaj eksterlande, escepte de unu. La revizoroj estas invititaj, sen voĉrajto.

En la tagordo la preparo de la venonta Asembleo de KCE kaj la kultura programo. Estos dediĉita atento ankaŭ al la informa organo “Heroldo de Esperanto” kaj al la projekto de fondumo Pro Esperanto pri ebla aĉeto de nemoveblaĵo. Kompreneble oni konsultiĝos ankaŭ pri la nova Komitato, elektota de la Asembleo fine de marto 2024.

Lasta blovo sur meĉon evite al mondmilito

HeKo 827 5-E, 2 dec 23

Jam centjara, la ĵus forpasinta Henry Kissinger (1923-2023) kapablis je lucida menso por lasta geopolitika kontribuo, eĉ sukcesa, se konsideri la sintenon de la pekinaj gvidantoj post lia vizito. Renkontinte kaj aŭskultinte lin, dum partia landa kongreso en Rimino, printempe 1987, mi estis impresita ne pro la enhavo de liaj frazoj, sed pro lia elparolo.

Kissinger uzis la usonanglan en maniero tute komprenebla, kun ritmo ne rapida, ne tro laŭte, sed tre elegante ekvilibre malteatre. Se temus pri esperanto, Andreo Ĉe povus lerni multon de li. La aŭskultantaro konsistis el homoj kiuj lernis la anglan lerneje, ni diru ĝis A2; kelkaj uzis ĝin de tempo al tempo; tre malmultaj flue parolis ĝin; sed ĉiuj komprenis.

Buller kritikas la organon, Gbeglo la kongreson

HeKo 827 4-A, 30 nov 23

Multiĝas la kritikoj kontraŭ unuopaj servoj de la Universala, kiel simptomo de nerenversebla krizo. S-ro Osmo Buller elektis nordeŭropan skandalisman retgazeton por atako kontraŭ revuo “Esperanto”, nome la nuna redakcio, kies ĉefaj responsuloj situas en Moskvo. La argumentado estas multe pli serioza ol la elektita tribuno. Indas konjekti ke la revuo baldaŭ ne plu aperos el papero, sed nur virtuale — kio kutime egalas al ŝajna morto.

Ĉu unua transkontinenta esperanto-institucio en Afriko?

HeKo 827 3-B, 29 nov 23

La kompleta sendependiĝo de Civila Esperanta Servo (CES), ĝis nun laborgrupo interna al la Esperanta Civito, sen la jura statuso de establo, povus konduki al la fondo de la unua transkontinenta esperantista institucio registrota en Afriko. Ja la ekzistantaj internaciaj neregistaraj organizoj uzantaj esperanton havas oficialan sidejon preskaŭ nur en Eŭropo: tre maloftaj esceptoj en aliaj kontinentoj, plej ofte religiaj (spiritistoj kaj Bona Volo en Brazilo, Oomoto en Japanio).

Male, la redaktantoj de la CES-statuto pensas pri notaria akto en Burundio kaj sidejo ĉe la Tanganika Esperanto-Domo, sur kies murtabulo necesos aldoni plian blazoneton. La fonda asembleo okazus en februaro 2024 kaj konsistus 90% el afrikanoj (burundiaj kaj kongolandaj precipe).

Direktivo pri sekureco: pretas la propono

HeKo 827 2-C, 28 nov 23

Ĉe la Esperanta Civito laborgrupo el parlamentanoj kiuj membras en Feminisma Esperanta Movado kaj Itala Interlingvistika Centro finis la preparon de direktivopropono pri sekureco, baldaŭ liverota al la Konsulo, por ke li alvoku la paktintajn establojn al Forumokonsulto. La direktivo koncernas la sekurecon en publikaj aranĝoj (kun)organizataj de paktinto. Ĝin motivis specife la problemoj pro seksa molestado en kongresoj de TEJO kaj de ILEI, sed ĝi okupiĝas ankaŭ pri aliaj deliktoj, kiel ŝtelo aŭ vandalismo.

Afrikanoj akceptitaj por trejnado kiel redaktistoj

HeKo 827 1-B, 26 nov 23

Dum la du unuaj semajnfinoj de februaro 2024 Afrika Esperanto-Instituto realigos staĝon ĉe la Tanganika Esperanto-Domo en Bujumburo, por trejni redaktistojn: homojn kiuj kapablas redakti protokolon, raporton, gazetaran komunikon, intervjuon, artikolon ktp. Kurso, tranoktadoj, manĝoj en/apud la Domo.

Estas akceptitaj: Elisee Byelongo, Koffi Gbeglo, Lucien Kagina, Espoir Kasati, Arlain Kizeyidioko*, Abel Matondo*, Joel Muhire*, Birindwa Mushosi, Frederiko Nimubona, Abasi Nshimirimana, Francois-Mauriac Nunda, Honore” Sebuhoro (* sen la esperanta civitaneco). Gvidos c-ano Giorgio Silfer.

Eblas pliaj aliĝoj, akcepteblaj kaze de rezigno de unu el la supraj staĝanoj. Informas: aei [ĉe] esperantio [punkto] net (aei[at]esperantio[dot]net)

KCE inaŭguros monatan legorondon en Neŭŝatelo

HeKo 826 9-B, 25 nov 23

La esperanta kulturo ekspansias en la neŭŝatela respubliko ankaŭ danke al monata legorondo organizata de Kultura Centro Esperantista en la kantona ĉefurbo. En Neŭŝatelo nenio okazas de pluraj jaroj, kvankam iam ekzistis tie aktiva klubo. Lasta aktiveco okazis kunlabore kun Bibliomonde, multlingva publika biblioteko mastrumata de volontuloj en urbocentra palaco.

Ĝuste ĉe Bibliomonde, en la dua mardo de ĉiu monato, inter la 18h00 kaj la 19h00 disvolviĝos esperanta legorondo. La inaŭgura mardo estos la 9a de januaro 2024; sekvos la 13a de februaro, la 12a de marto ktp. En aŭgusto 2024 la iniciato situos kiel literatura kafejo kadre de Kultura Esperanto-Festivalo, post amuza promenado tra la jara festo de la stratmuzikantoj.

La Verdanoj ekpreparis sian programon 2025-2029

HeKo 826 8-C, 24 nov 23

Sub la gvido de la Senata grupestrino, Lorena Bellotti, Verdanoj daŭrigas la preparadon de sia programo por la elektoj de 2024. La aktiveco komenciĝis fine de julio per konferenceto en Ĉaŭdefono, kaj transformiĝis al regulaj virtualaj kunsidoj je la lasta endredo de ĉiu monato.

La renkontoj donas la okazon reliefigi la kompetentojn de diversaj aktivuloj, kiu povus kandidati al la Senato: tre grava punkto, ĉar duono de la Verdaj senatanoj lasos sian postenon al alia. Ĉiu interesito redaktos segmenton de la programo.

TEJO nek aŭtocefala nek finance sekura

HeKo 826 7-A, 23 nov 23

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo travivis preskaŭ dudek jarojn (inkluzive de la mondmilitaj) en heteronoma sendependeco: post komenca paternalisma fazo (lernejanoj plus instruistoj) ĝi liberiĝis el ŝajna “oldula kuratelo” en la 1950aj por eniri la longan fazon de junulara sekcio de UEA, sen jura personeco. La juran personecon TEJO atingis en la nuna jarcento, sed sen plena sendependeco: eĉ la ĉefa periodaĵo, “Kontakto”, daŭre ne apartenas al TEJO.

Literatura Foiro 326: adiaŭoj kaj novaj komencoj

HeKo 826 5-B, 19 nov 23

La lasta monato de la jaro prezentas la finan numeron de “Literatura Foiro” en 2023, jaro kiu omaĝis la diversajn esperanto-kongresojn en la historio de nia kulturo. La profundaj esploroj de Giorgio Silfer konkludiĝas per detala analizo pri aparta efiko de niaj kongresoj: la beletraj konkursoj.

Paco kaj milito uverturas en la tradukoj de Fabrizio de Andre” kaj Lluis Llach, dum ene de la numero poezie interludas Wally du Temple.

Alessia Rastelli intervjuas Jon Fosse, Nobel-laŭreato pri literaturo en 2023. Komentarie al la ĉi-jara Pac-Nobelo, Perla Martinelli emfazas kaj gratulas la spiriton de iranaj virinoj. Pri violento kontraŭ virinoj eseas Giorgio Silfer recenze al la filmo “Elle” (Ŝi), de Paul Verhoeven (2016).

La Kapitulo unuafoje sen Marie-France Conde Rey

HeKo 826 4-C, 17 nov 23

La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis ĉi-semajne en Malago, ĉe la naturamika Esperanto-Domo, sub la prezido de la Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer. La unua tagordero koncernis memorigan omaĝon al la ĵus forpasinta emerita Konsulino, sen. Marie-France Conde Rey, kies cindroj situos en la Esperanta Panteono. Pro ŝia forpaso Pro Esperanto havos novan prezidanton, sed la fonduma konsilio decidos nur post la elektoj al la Senato; dume estros la vicprezidanto.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.