La Forumo aprobis la normojn pri sekureco en niaj kongresoj
Naŭ paktintaj establoj partoprenis, per delegitoj aŭ per observantoj, en la Foruma seanco de la ordinara Parlamenta sesio en Budapeŝto, 20 majo 2024. Ili fariĝis dek per la unuanima akcepto de Civila Esperanta Servo en la Pakton por la Esperanta Civito.