NAKSE plene programita, KEF en julio 2026
La Formiketoj, organiza teamo de la 4a NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, okazonta en Tossa de Mar / Toso-de-Maro 12-18 oktobro 2025, ĵus difinis la lastajn detalojn de la programo: ĝi enhavos kvin ekskursojn kaj promenojn, prelegojn, esperanto-kurson, prezentojn de famaj artistoj kiel JoMo, Kajto kaj Arno Lagrange, kaj alio.