Nova libro de Vinko Oŝlak

HeKo 364 4-B, 4 aug 08

La unua ĉapitro de “Mi estas sloveno – ĉu grave?” de c-ano Vinko Oŝlak, originale verkita en esperanto, premieras en la aŭgusta numero de la revuo “Literatura Foiro” (39a jaro, n-ro 234). La aŭtoro proponas en sia libro novan prinacian kaj priminoritatan paradigmon, fundamentante sian meditadon ĉefe per la Biblio.

Arbitracio sen polico kaj arbitreco kun polico

HeKo 364 3-A, 4 aug 08

José Salguero nomata Kani, aktoro kaj anarkiisto, UEA-ano kaj SAT-ano, menciis la Esperantan Civiton en ĵusa publika apostrofo kontraŭ Universala Esperanto-Asocio: “Mi tre verŝajne ne partoprenos venontajn UKojn kaj mi esperas, ke la sinteno de UEA, kiu kritikas la ŝtatemon de [la Esperanta] Civito, sed agadas kiel ŝtato aŭ magnatentrepreno, ŝanĝiĝu estontece.

Pli vasta nia rekta demokratio

HeKo 364 2-C, 3 aug 08

Lex Referendaria, kiu enkondukis la instituton de la referendumo, estas la plej grava fundamento por la rekta demokratio en la Esperanta Civito. Des pli grava ĝi estas ĉar, kvankam iniciatita de la Blanka grupo, la leĝopropono estis unuanime aprobita, kun la aktiva kaj konstrua kontribuo de ĉiuj senataj grupoj, kaj majoritate kaj opozicie.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.